Saltu al enhavo

Tanay Chheda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanay Chheda
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de junio 1996(nun 1996-06-27) (28‑jara)
en en Mumbajo, Barato
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2006– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tanay Chheda (naskiĝis la 27-an de junio 1996 en Mumbajo, do nun 28-jara) estas barata infana aktoro. Li internacie konatiĝis pro siaj roloj en la filmoj Taare Zameen Par (2007), Slumdog Millionaire (2008), My Name Is Khan (2010) kaj Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan (2011).

Laŭ la stato de printempo 2012 li vivas en Mumbajo, kie li vizitas la internacian lernejon Dhirubhai Ambani. Liaj tre bonaj lernejaj atingoj instigis liajn instruistojn nomumi lin por studo en la renoma usona universitato Harvard.

Ĝis la stato de printempo 2012 li rolis en kvar kinejaj filmoj, ĉiuj menciataj supre. Por ĉiuj el tiuj kvar roloj li ricevis tre bonajn ĵurnalistajn kritikojn kaj diversajn filmpremiojn. Aparte li konatiĝis pro la rolo en la filmo Slumdog Millionaire de 2008, kiu premiiĝis per sume ok Akademiaj Premioj. Li flue parolas kaj la angla kaj la hindian.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]