Lucy Maud Montgomery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucy Maud Montgomery
Persona informo
Lucy Maud Montgomery
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
en Insulo de Princo Eduardo
Morto 24-an de aprilo 1942 (1942-04-24) (67-jaraĝa)
en Toronto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Prince of Wales College • Universitato Dalhousie vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto • taglibristo • biografo • novelisto • ĵurnalistoinstruisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1896– vd
Verkado
Verkoj Anne of Green Gables ❦
Anno el Avonlea ❦
Anno el la Insulo ❦
Emily of New Moon ❦
Jane of Lantern Hill ❦
Rilla el Kamenflanko ❦
Anno el Kamenflanko ❦
Domo de Sonĝoj de Anno ❦
Valo de Ĉielarko ❦
Emily's Quest ❦
Emily Climbs ❦
The Story Girl ❦
The Golden Road ❦
Pat of Silver Bush ❦
Mistress Pat ❦
The Blue Castle vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lucy Maud Montgomery, ĉ. 1935

Lucy Maud MONTGOMERY (n. la 30-an de novembro, 1874  – m. la 24-an de aprilo, 1942), nomata "Maud" de la familio kaj amikoj, kaj publike konata kiel L.M. Montgomery, estis kanada verkistino plej konata pro romana serio komencita per Anne of Green Gables, eldonita en 1908. Anne of Green Gables tuj furoris. La ĉefrolulino, Anne Shirley, orfa knabino, altiris internacian atenton kaj al Montgomery kaj al la scena fono, la kanada provinceto Insulo de Princo Eduardo. Sekvis ĝin dekoj da aliaj romanoj, el kiuj ok daŭrigis la historion de Anne. Montgomery verkis ankaŭ aliajn romanojn, kaj centojn da noveloj kaj poemoj. En 1935 ŝi ricevis la rangon OBE en la Ordeno de la Brita Imperio.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Lucy Maud Montgomery, 1884 (10-jaraĝa)

Lucy Maud Montgomery naskiĝis en Clifton (nun New London (Insulo de Princo Eduardo)). Ŝia patrino, Clara Woolner Macneill Montgomery, mortis pro tuberkulozo kiam Maud havis nur 21 monatojn. La patro, Hugh John Montgomery, konfidis la zorgadon pri la filineto al la gepatroj de ŝia patrino. [1] Kiam ŝi havis 7 jarojn, li translokiĝis al Prince Albert (Saskaĉevano),[2] lasante ŝin ĉe la geavoj, Alexander Marquis Macneill kaj Lucy Woolner Macneill, en Cavendish (Insulo de Princo Eduardo), kiuj vartadis ŝin en strikta kaj neforgesema maniero. Ŝia frua vivo en Cavendish ests tre soleca. Montgomery opiniis ke tiu ĉi parto de la vivo, kiam ŝi kreis multajn imagitajn amikojn kaj mondojn por kontraŭagi la solecon, kiel tio, kio evoluigis ŝian mensan kreipovon.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la originala eldono de Anne of Green Gables, publikigita en 1908

Novelaroj[redakti | redakti fonton]

  • Chronicles of Avonlea (1912)
  • Further Chronicles of Avonlea (1920)
  • The Road to Yesterday (1974)
  • The Doctor's Sweetheart, selected by Catherine McLay (1979)
  • Akin to Anne: Tales of Other Orphans, edited by Rea Wilmshurst (1988)
  • Along the Shore: Tales by the Sea, edited by Rea Wilmshurst (1989)
  • Among the Shadows: Tales from the Darker Side, edited by Rea Wilmshurst (1990)
  • After Many Days: Tales of Time Passed, edited by Rea Wilmshurst (1991)
  • Against the Odds: Tales of Achievement, edited by Rea Wilmshurst (1993)
  • At the Altar: Matrimonial Tales, edited by Rea Wilmshurst (1994)
  • Across the Miles: Tales of Correspondence, edited by Rea Wilmshurst (1995)
  • Christmas with Anne and Other Holiday Stories, edited by Rea Wilmshurst (1995)

Novelaroj laŭ eldonjaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • The Watchman & Other Poems (1916)
  • The Poetry of Lucy Maud Montgomery, selected by John Ferns and Kevin McCabe (1987)

Biografiaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Courageous Women (1934) (with Marian Keith and Mabel Burns McKinley)

Aŭtobiografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Anna de Verdaj Gabloj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McLeod, Carol. Legendary Canadian Women. Hantsport: Lancelot Press Limited, 1983. 79.
  2. L. M. Montgomery Institute: About L. M. Montgomery. Arkivita el la originalo je 2016-02-01. Alirita November 7, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-01. Alirita 2012-02-14.
  3. Bourgoin, Suzanne Michelle ed. "Lucy Maud Montgomery." Encyclopedia of World Biography. 2nd. 11. Detroit: Gale Research, 1998. p.136.