Anne of Green Gables (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anne of Green Gables)
Anne of Green Gables
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lucy Maud Montgomery
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 13-a de junio 1908
Eldonejo L. C. Page & Company
Ĝenro romano pri disvolviĝo • porinfana romano
Loko de rakonto Insulo de Princo Eduardo • Avonlea • Green Gables
vdr

Anne of Green Gables (t.e. Anna de Verdaj Gabloj) estas romano verkita de Lucy Maud Montgomery. Ĝi eldoniĝis en 1908. Mark Twain nomis ĝin "la plej dolĉa kreaĵo pri la vivo infana ĝis nun verkita". La romano temas pri la vivo de juna orfino, Anne Shirley, en Insulo de Princo Eduardo. La libro furore sukcesis, kaj la aŭtorino poste verkis ĉ. 20 aliajn romanojn, el kiuj ok daŭrigis la historion de Anne.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Anne Shirley estas ruĝhara, lentuga knabino kiu estas sendita por adopto al la hejmo de Marilla kaj Mateo Cuthbert, mezaĝaj frato kaj fratino de la bieno "Verdaj Gabloj" en la fikcia vilaĝo Avonlea, sur Insulo de Princo Eduardo. Anne venas al Marilla kaj Mateo pro eraro, ĉar de la komenco ili volis adopti knabon, kiu helpus al ili kun la mastrumado. Sinjorino Spencer asignis Anne al Mateo kaj Marilla ĉar ili faris eraron kandidatiĝante por knabo. Mateo, la timema kaj retenita, ne scias kiel solvi la problemon kiam li trovas solecan knabinon atendi lin kaj kondukas ŝin al la bieno. Sur la vojo al la bieno li iĝas ligita al ŝi, kaj lia fratino Marilla, kiu komence ne volas Anne, aŭdas la rakonton pri la vivo de la knabino kaj komprenas kio atendas ŝin poste en la vivo se ili malakceptas ŝin. Kiam Marilla konsideras sian devon kiel bona kristano, ŝi pardonpetas kaj prenas sur sin la edukadon de la orfino, kiu neniam ricevis amon kaj respondecan gvidadon.

La intrigo de la libro traktas la tumultojn kaj ŝanĝojn kiuj okazas en la vivo de Anne kaj ĉirkaŭ ŝi dum ŝiaj infanaĝaj jaroj en "La Verda Bieno", la unua vera hejmo de Anne de ŝia infanaĝo. Anne baldaŭ amikiĝas kun Diana Berry kaj ili prenas fidelecoĵuron, kiu ligas ilin kune eĉ en plenaĝeco. Diana estas simpla, afabla kaj gracia kampara knabino, kies gepatroj malpermesis al ŝi studi en seminario de instruistoj kaj labori kiel instruisto kiel ŝi revis. Ili atendis, ke ŝi edziniĝos kun vilaĝano kaj daŭrigos ilian vivmanieron en la vilaĝo. Ĉi tiu decido kaŭzis aflikton inter la du junaj knabinoj, kiuj volis daŭrigi sian amikecon. Berry ankaŭ aperas en la daŭrigoj de Montgomery, en malpli gravaj roloj.

En siaj fruaj jaroj ĉe Avonlea, Anne ekhavas problemojn denove kaj denove pro sia akra lango, malzorgemo kaj tumulta temperamento. Jam la unuan tagon en la lernejo ŝi eniras senkompromisan lukton kun la knabo Gilbert Blythe, devenante de la insultoj liaflanke kaj rompo de ardeza tabulo ŝiaflanke, kaj daŭrigas sufiĉe longdaŭran batalon por preni sian lokon en la lernejo. Kromaj komplikaĵoj de Anne okupas grandan parton de la libro, interalie ŝi kaŭzas Diana esti ebria kiam hazarde ŝi anstataŭas nealkoholaĵon per vino. La patrino de Diana estas kolera kaj malpermesas al sia filino ligi plu kun Anne, kaŭzante aflikton al la du knabinoj. Sed iom post iom Anne lernas siajn lecionojn, maturiĝas kaj moderiĝas. Ŝi lernas utiligi sian riĉan imagopovon por kreiva skribo, haltigi sian senbridan langon, trovi sian lokon inter la infanoj de la vilaĝo kaj iliaj gepatroj kaj igi ilin respekti kaj ŝati ŝin, malgraŭ ŝiaj diferencoj kaj apartecoj.

Ludemo kaj deklamado-talento rivelitaj de Anne levas ŝin al la scenejo kaj pliigas ŝian memfidon. Ŝia sincereco kaj natura akreco donas al ŝi respekton kaj amon eĉ ekster la limoj de la vilaĝo, kaj ŝia diligenteco en siaj studoj, kune kun ŝia brila menso, alportas al ŝi stipendion por daŭrigi siajn studojn.

La subitmorto de Mateo, kiel rezulto de la ŝoko kiun li kaŭzis al si por perdado de siaj ŝparaĵoj pro la falo de la banko kiu donis al li lian fidon, ŝanĝas la kurson de la vivo de Anne for de la direkto kiun ŝi elektis. Por savi la Verdan Bienon de vendo kaj Marilla de perdado de sia hejmo, Anne decidas rezigni daŭrigi siajn studojn kun la instrukotizopremimono kiun ŝi gajnis. Anstataŭe ŝi revenas al Avonlea, instruante en la kampara lernejo kaj vivante sur la Verda Bieno kun Marilla, kies vido forvelkas. Ŝi ricevas la instrupozicion ĉe Avonlea post Gilbert Blight, kiu unue gajnis ĝin, prirezignas ĝin pro ŝi kaj tiel la longdaŭra lukto inter ili finfine finiĝas kaj iĝas lojala amikeco.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]