Béla Zerkovitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Zerkovitz
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1881 (1881-07-11)
en Szeged
Morto 24-an de oktobro 1948 (1948-10-24) (67-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoteatrestro
vdr

Béla ZERKOVITZ, hungare Zerkovitz Béla estis hungara komponisto.

Béla Zerkovitz naskiĝis la 11-an de julio 1881 en Szeged. Li mortis la 23-an de oktobro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Zerkovitz devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto kaj li iĝis inĝeniero pri konstruo. Tamen li interesiĝis pri komponado kaj lia unua ŝlagro kaŭzis sukceson. Baldaŭe li estris teatron, dume li komponadis ŝlagrojn, kiuj etendiĝis ankaŭ eksterlande. Li estis ankaŭ framasono [1].

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 10 operetoj
  • 2 akompanaj muzikaĵoj por filmoj
  • 1000 da ŝlagroj, la plej menciindaj estas Éjjel az omnibusz tetején (Dumnokte sur omnibuso); Látta-e már Budapestet éjjel (Ĉu vi vidis jam Budapeŝton nokte?); Lehoznám néked a csillagokat (Mi portus al vi eĉ la stelojn el la ĉielo); Most amikor minden virág nyílik (Nun, kiam ĉiuj floroj floras); Mi muzsikus lelkek (Ni muzikemaj animoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio