André Rieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Rieu
Rieu, 2009
Rieu, 2009
Bazaj informoj
Naskonomo André Léon Marie Nicolas Rieu
Kromnomo Reĝo de la Valso
Naskiĝo 1-an de oktobro 1949 (1949-10-01) (74-jaraĝa)
en Mastriĥto
Deveno Maastricht,  Nederlando
Ĝenroj Valso
Profesio Violonisto, dirigento
Instrumentoj Violono
Aktivaj jaroj 1978 - nun
Eldoninto Denon Records, Philips
Retejo www.andrerieu.com
Signifa instrumento
Violono Stradivarius (1667)
vdr

André RIEU (naskiĝis la 1-an de oktobro 1949 en Maastricht) estas nederlanda dirigento kaj violonisto, kromnomita de la gazetaro "Reĝo de la Valso" kiel Johann Strauss. Li estas la filo de la dirigento André Rieu (patro).

Li studis en Lieĝo kaj poste en Maastricht. En 1977 li diplomiĝis el la Konservatorio de Bruselo. Estis inter la instruistoj de Rieu, precipe, André Gertler kaj Herman Krebbers. Li ludis duan violonon kun la Limburgs Symfonie Orkest sub la direkto de sia patro.

Fondinte la "Maastricht Salon Orchestra", konsistantan el nur kelkaj muzikistoj, Rieu aperis al ili inter malnovaj nederlandaj domoj, plenumante Vienajn valsojn. En 1987, sub la direkto de Rieu estis kreita la Johann Strauss Orchestra, kiu origine konsistis el 12 artistoj. En 1992 la bando registris la unuan KD-on Merry Christmas; en 1994 registrado de la Dua Valso Jazz Suite de Ŝostakoviĉ famigis Rieu kaj lian novan bandon tra la tuta Nederlando, kaj la dua albumo, Strauß & Co, ne forlasis la Nacian Top100 dum preskaŭ unu jaro.

Poste, Rieu kaj lia orkestro vojaĝis tra la tuta mondo, eldonis sep albumojn (studiajn kaj vivajn) en la jaro, la orkestro kreskis al 50-55 muzikistoj. En 2008, albumoj de Rieu vendiĝis en 27 milionoj da ekzempleroj.

La varietea stilo de Rieu, kiu inkludas diversajn elementojn de la spektaklo, kaŭzis multan kritikadon. Fama kantisto Thomas Quasthoff diris interalie pri la ludo de Rieu, ke "Stradivarius turniĝus en sia tombo", kaj unu el la nederlandaj radiostacioj de klasika muziko uzas la sloganon "garantiata 100% sen Rieu".

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • And the Waltz Goes On (2011)
  • Moonlight Serenade (2011) – Australian Albums: No.17
  • You Raise Me Up – Songs for Mum (2010) – Australian Albums: No.8
  • Forever Vienna (2009) – UK: #2, IRE: No.4
  • The Best of André Rieu (2009) – Australian Albums: No.23
  • Masterpieces (2009) – Australian Albums: No.9
  • You'll Never Walk Alone (2009) – Australian Albums: No.2
  • I Lost My Heart in Heidelberg (2009) – kun la Berlin Comedian Harmonists
  • Live in Australia (2008) – Australian Albums: No.14
  • Waltzing Matilda (2008) – Australian Albums: No.1
  • The 100 Most Beautiful Melodies (2008) – Australian Albums: No.2
  • Live in Dresden: the Wedding at the Opera (2008)
  • In Wonderland (2007)
  • Live in Vienna (2007)
  • Auf Schönbrunn (2006)
  • New York Memories (2006)
  • Songs from My Heart (2005)
  • Christmas Around the World (2005)
  • Live in Tuscany (2004)
  • The Flying Dutchman (2004)
  • New Year's Eve in Vienna (2003)
  • André Rieu at the Movies (2003)
  • Live in Dublin (2003)
  • Romantic Paradise (2003)
  • Maastricht Salon Orkest – Serenata (2003)
  • Love Around the World (2002)
  • Dreaming (2002)
  • Live at the Royal Albert Hall (2001)
  • Musik zum Träumen (2001)
  • La Vie est belle (2000)
  • Fiesta! (1999)
  • 100 Years of Strauss (1999)
  • Romantic Moments (1998)
  • Waltzes (1998, re-eldonita en novembro 1999)
  • The Christmas I Love (1997)
  • The Vienna I Love (1997)
  • In Concert (1996)
  • Strauss Gala (1995)
  • D'n blauwen aovond (1995)
  • Hieringe biete 1 & 2 (1995)
  • Strauss & Co (1994)
  • Hieringe biete (1993)
  • Merry Christmas (1992)
  • Romeo and Juliet Love Theme

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • Ora Diapazono, 1998, 2003, 2005
  • Ordre des Arts et des Lettres, 2009
  • Medalo de Karolo la Granda por eŭropaj amaskomunikiloj, 2010
  • Ora Dekoracio por Servoj al la Respubliko de Aŭstrio, 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]