Rüştü Reçber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüştü Reçber
Persona informo
Aliaj nomoj Pantera
Naskiĝo 10-an de majo 1973 (1973-05-10) (50-jaraĝa)
en Korkuteli
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.rusturecber.net/
vdr

Rüştü Reçber (prononco [ˈɾyʃty ˈɾetʃbeɾ]) estas turka futbalisto en pozicio de golisto. Li naskiĝis la  10-an de majo 1973(nun 1973-05-10) en Korkuteli, do nun estas 50-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü - antaŭe li estis profesia futbalisto de la kluboj Antalyaspor, Fenerbahçe Spor Kulübü kaj FC Barcelona. Krome Rüştü Reçber ekde la jaro 1994 estas membro de la turka nacia teamo de futbalo, inter alie sukcese konkuranta pri la Futbala Mondpokalo 2002 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo ambaŭfoje atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.

Rüştü Reçber maldekstre