Regiomontanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiomontanus
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo
Persona informo
Regiomontanus
Naskonomo Johannes Müller von Königsberg
Naskiĝo 6-an de junio 1436 (1436-06-06)
en Königsberg in Bayern, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 6-an de julio 1476 (1476-07-06) (40-jaraĝa)
en Romo,  Papa Ŝtato
Religio katolika eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Alia nomo Regiomontanus vd
Okupo astronomo • matematikisto • historiisto pri matematiko • astrologo • katolika episkopo • presisto vd
Laborkampo astrologioastronomiomatematikomeĥaniko • pressing vd
Aktiva en Nurenbergo vd
Doktoreca konsilisto Georg von PeuerbachBazilo Besariono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regiomontanus, origine Johannes MÜLLER (naskiĝis la 6-an de junio 1436 en Unfinden apud Königsberg, mortis la 6-an de julio 1476 en Romo) estis germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.

De triangulis planis et sphaericis libri

Li estis konata ankaŭ kiel Johannes Molitoris de Künigsperg, Johannes Germanus, Johannes Francus, Joannes de Monte Regio. La pseŭdonomo Regiomontanus devenas de latina traduko de la universala nomo Künigsperg (Königsberg aŭ Reĝa Monto – latine Mons Regius); propra nomo devenas de profesio de lia patro (li estis muelisto).

En Vieno, li estis lernanto kaj kunlaboranto de Georg Peurbach – aŭstra astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de enkonduko al Planedaj hipotezoj... de Ptolemeo, kiu laboris pri rekonstruo de lia originala teksto Almagest. Ili kune verkis Epitoma in Almagestum Ptolemei. En 1461 li veturis al Italio, kie li restis dum kelkaj jaroj, poste iris al Hungario, laŭ invito de reĝo Matiaso la 1-a. Ĉi tie (aŭ eĉ pli frue dum la restado en Italio) li kunlaboris kun pola astronomo Marcin Bylica de Olkusz. Ili kune prilaboris astronomiajn tabulojn kaj Disputationes inter Viennensem et Cracoviensem super Cremonensia in planetarum theoriae deliramenta.

Li popularigis kaj evoluigis la jakoban bastonon, kiun oni uzis por mezurado de angulo kaj ato de iu objekto. Li pretigis kun apogo de la pola Marcin Bylica (1433–1493) - ĉefastronomo de la hungara reĝo Matiaso - sinusajn kaj tangentajn tabelojn (ĝis 7-pozicia precizeco).

Memortabulo en Königsberg

En 1475 papo Siksto la 4-a nomumis lin episkopo de Regensburgo kaj vokis lin al Romo por labori pri kalendara reformo, sed jam la postan jaron li mortis, probable pro pesto[1]. Laŭ alia fonto li ne estis episkopo, sed eble havis alian altan eklezian postenon[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]