William H. Schulze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
William H. Schulze
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
Morto 19-an de novembro 1993 (1993-11-19) (85-jara)
Familio
Edz(in)o Cathy Schulze
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

William H. SCHULZE (naskiĝis 1908 - mortis la 19-an de novembro 1993 en Hillsborough, Usono) estis dumviva UEA-membro, delegito dum 33 jaroj.

Li estis eks-kasisto kaj honora membro de E-Ligo por Norda Ameriko, direktoro de ties informcentro (1965-1973). Dum multaj jaroj li korektis lecionojn de la tutlanda koresponda kurso. Iama komitatano de UEA, li subtenis ĝin per daŭra membreco en Societo Zamenhof kaj kiel patrono de la Novjorka oficejo. Lia edzino estis Cathy Schulze.