Fleurus (france, prononco [flœˈʀʏs], aŭ valoneFleuru) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1985. Komence de januaro 2016 ĝi havis 22 802 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Charleroi.
La 29-an de aŭgusto 1622 kadre de la Tridekjara Milito armeo de protestantoj sub la germanaj armeestroj Christian von Braunschweig kaj Ernst von Mansfeld proksime de Fleurus venkis la hispanan armeon.