Veronica Lake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veronica Lake
Persona informo
Veronica Lake
Naskonomo Constance Frances Marie Ockelman
Naskiĝo 14-an de novembro 1922 (1922-11-14)
en Broklino
Morto 7-an de julio 1973 (1973-07-07) (50-jaraĝa)
en Burlington
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepatitorena malfunkcio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Miami High School • Universitato McGill vd
Familio
Edz(in)o John S. Detlie • Endre Tóth (reĝisoro) vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo aktoropiloto • teatra aktoro • televida aktoro • modelo • filmaktoro vd
Aktiva dum 1939–1970 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Veronica Lake (naskiĝis la 14-an de novembro 1922, kaj mortis la 7-an de julio 1973) estis usona aktorino. Ŝia edzo estis Endre Tóth (reĝisoro).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Veronica Lake naskiĝis en 1922 en Brooklyn. Kvankam ŝi volis studi medicinon, ŝi komencis pli kaj pli fokusigi la agadon al aktorado.

Post multnombraj aperoj en teatro Lake subskribis kontrakton kun la produktora kompanio Paramount. La publiko unue rimarkis ŝin, kiam ŝi aperis en la filmo I Wanted Wings kaj ludis malgravan rolon. Ŝia agado plaĉis al la kritikistoj, tamen, la publiko estis ĉefe allogita pro ŝia kombmaniero, tiel ke ĝi poste renomiĝis peek-a-boo bang.

Per la filmo This Gun For Hire ŝi sukcesis apud Alan Ladd, kaj tio iĝis internacia trarompo. Aliaj prosperaj filmoj estis Sullivan's Travels, The Glass Key kaj I Married A Witch.

Ŝia plej granda sukceso estis ĉe la flanko de Claudette Colbert, en la filmo So Proudly We Hail!. Tamen ŝia kariero finiĝis rapide post la 1940-aj jaroj. La aktorino estis edziĝinta kvar fojojn. Krome ŝi havis multnombrajn amaferojn kun famuloj. Kun ŝi kolegoj, ŝi estis ekstreme nepopulara.

En 1973, Veronica mortis pro la efektoj de jardekoj de alkohola toksomanio.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1939: Sorority house
  • 1939: The Wrong Room
  • 1939: Dancing Co-Ed
  • 1939: All Women Have Secrets
  • 1940: Young As You Feel
  • 1940: Forty Little Mothers
  • 1941: I Wanted Wings
  • 1941: Hold Back The Dawn
  • 1941: Sullivans Travels
  • 1942: The Gun For Hire
  • 1942: The Glass Key
  • 1942: I Married A Witch
  • 1942: Spar Spangled Rhythm
  • 1943: So Proudly We Hail!
  • 1944: The Hour Bfore The Dawn
  • 1945: Bring On The Girls
  • 1945: Out Of This World
  • 1945: Duffy's Tavern
  • 1945: Hold That Blonde
  • 1946: Miss Susie Slagle's
  • 1946: The Blue Dahlia
  • 1947: Ramrod
  • 1947: Variety Girl
  • 1948: Saigon
  • 1948: The Sainted Sisters
  • 1948: Isn't It Romantic?
  • 1949: Slattery's Hurricane
  • 1951: Stronghold
  • 1966: Footsteps In The Snow
  • 1970: Flesh Feast

Bildaro[redakti | redakti fonton]