Juan Barranco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Barranco
Persona informo
Juan Barranco
Naskonomo Juan Barranco Gallardo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1947 (1947-08-13) (76-jaraĝa)
en Santiago de Calatrava, Provinco Ĥaeno,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Subskribo Juan Barranco
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Juan Barranco en mitingo okazinta en 2009 en la kvartalo San Blas (Madrido).

Juan Antonio BARRANCO Gallardo, konata simple kiel Juan Barranco (n. Santiago de Calatrava, Ĥaeno, la 13-a de aŭgusto de 1947), estas politikisto hispana. Li estis urbestro de Madrido el 1986 al 1989.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juna translokiĝis al Madrido, kie li laboris en banko. Li aliĝis al partio Convergencia Socialista de Madrid kaj poste al Partido Socialista Obrero Español (PSOE) el 1974.

En la municipa balotado al Municipo Madrido de 1983 li estis duaranga en la socialista listo, kaj tiel li iĝis vicurbestro de Madrido. Poste li iĝis urbestro de Madrido ekde la jaro 1986, post la morto de Enrique Tierno Galván, kies vicurbestro li estis ekde 1983. Li estis elektita urbestro en la venontaj municipaj elektoj, en 1987, per simpla majoritato danke al pakto kun la PCE. Du jarojn poste li perdis la urbestrecon en junio de 1989 post voĉdonado kie estis elektita Agustín Rodríguez Sahagún de la CDS (Centro Democrático y Social) apogita de la voĉdonoj de la Partido Popular. Juan Barranco iĝis tiam voĉparolanto de la PSOE en la Municipo ekde tiam en la opozicio. Li kandidatiĝis al urbestreco en 1991 kaj 1995, sed ne rekuperis ĝin ĉar akiris absolutan majoritaton la PP.

Li estis ankaŭ deputito, senatano, kaj okupis aliajn postenojn por la PSOE.