Tibor Klaniczay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Klaniczay
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1923 (1923-07-05)
en Budapeŝto
Morto 14-an de majo 1992 (1992-05-14) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Gábor Klaniczay
Okupo
Okupo literatursciencisto • universitata instruisto
vdr

Tibor Klaniczay [klanicai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klaniczay Tibor estis hungara literaturhistoriisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Klaniczay

Tibor Klaniczay naskiĝis la 5-an de julio 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de majo 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Klaniczay frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li instruis la hungaran lingvon en Budapeŝto, Parizo, Romo. Baldaŭe li estis direktoro de Literaturscienca Instituto. Li senlace esploris la hungaran literaturon en la fruaj jarcentoj. Li havis 2 filojn kaj unu filinon. bLi ricevis premion Kossuth en 1955.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Klaniczay Tibor" ekde 2002
  • reliefo en Budapeŝto

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar irodalom (Hungara literaturo), kune kun József Szauder, (1950)
  • Reneszánsz és barokk (Renesanco kaj baroko) (1961)
  • Kis magyar irodalomtörténet (Malgranda hungara literaturhistorio) (1961)
  • La crisi del Rinascimento e il manierismo (1973)
  • Von besten der Alten ungarischen Literatur (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]