Kuroda Masayuki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuroda Masayuki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 2-an de februaro 1996 (1996-02-02) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

KURODA Masayuki (japane 黒田 (くろだ) 正幸 (まさゆき); naskiĝis en 1909; mortis la 2-an de februaro 1996 proksime al Osako) estis japana esperantisto kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laborante ĉe Oomoto, li lernis Esperanton de Jozefo Major en 1931 kaj esperantistiĝis en 1949. Li gvidis kursojn, aktivis en Osaka Esperanto-Societo (prezidanto 1962-70, honora membro de 1980) kaj en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (vicprezidanto 1974-81).

Verko[redakti | redakti fonton]

Kuroda riĉigis la Esperanto-beletron per utaoj originalaj kaj tradukaj (Lazur' kristala kaj pluv' susura, 1978) kaj per la aŭtobiografia romano Animo drivus (1990). Reprezentita per du poemoj en Esperanta Antologio, li premiiĝis dudekon da fojoj en poeziaj konkursoj, interalie kvarfoje en la Belartaj Konkursoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1978) Utaaro de Masayuki. [s.n.].
("Lazur' kristala kaj pluv' susura : utaaro de Masayuki Kuroda", "Utaaro de Masayuki Kuroda")
  • (1990) Animo drivas : original romano. Japana Esperanta Librokooperativo.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]