Jenő Péterfy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Péterfy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1850 (1850-07-08)
en Buda
Morto 5-an de novembro 1899 (1899-11-05) (49-jaraĝa)
en Karlovac
Mortokialo pafvundo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • literaturkritikisto • aesthetician • universitata instruisto
vdr

Jenő Péterfy [pEterfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péterfy Jenő estis hungara kritikisto, literaturhistoriisto, instruisto, esteto, membro de Societo Kisfaludy.

Jenő Péterfy naskiĝis la 8-an de julio 1850 en Buda. Li mortis la 5-an de novembro 1899 en Karlovac.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Péterfy frekventis piaristan gimnazion kaj universitaton en Pest (urbo). Li doktoriĝis en 1872, poste li ekinstruis en mezlernejo. Inter 1880-1883 li verkis kritikojn en revuo Egyetértés. En 1887 li membriĝis en Societo Kisfaludy.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]