Feldkirch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feldkirch
urbo
Blazono
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Vorarlbergo
Distrikto Feldkirch
Situo Feldkirch
 - alteco 458 m s. m.
 - koordinatoj 47° 14′ 00″ N 09° 36′ 00″ O / 47.23333 °N, 9.60000 °O / 47.23333; 9.60000 (mapo)
Areo 34,33 km² (3 433 ha)
Loĝantaro 31 269 (2013)
Denseco 910,84 loĝ./km²
Urbestro Wilfried Berchtold (stato de 2014) (ÖVP)
Horzono CET (UTC+1)
 - somera tempo CET (UTC+2)
Poŝtkodo 6800
telefona kodo 05522
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Feldkirch
Retpaĝo: www.feldkirch.at

Feldkirch estas urba komunumo de la respubliko Aŭstrio. Ĝi situas en la federacia lando Vorarlbergo, en la pleja okcidento de la respublika teritorio, kaj estas la administra centro de samnoma distrikto. La urba areo konsistas el 34,33 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ la stato de januaro 2013 en ĝi vivis 31 269 homoj, kio signifas loĝdenson de 910 homoj/km². Feldkirch situas proksimume 30 kilometrojn sude de la orienta parto de la Bodenlago, sed nur malpli ol 4 kilometrojn for de la limo al la najbara ŝtato Liĥtenŝtejno - ĝis la liĥtenŝtejna ĉefurbo Vaduzo estas 15 kilometroj.

Ankaŭ Nofels estas grava urbokvartalo de Feldkirch, cetere la geografie plej okcidenta komunumo de Aŭstrio (kiel ankaŭ Levis, Altenstadt, Gisingen, Tosters kaj Tisis).

historia domo Palais Liechtenstein [paLE LIHtnŝtajn]

Famuloj[redakti | redakti fonton]