Adolf Silberstein
Etoso
Adolf Silberstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1845 en Peŝto | ||||
Morto | 12-an de januaro 1899 (53-jaraĝa) en Terézváros | ||||
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 2-2-1 vd | ||||
Lingvoj | germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Leó Eötvös (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Adolf Ötvös • Adolf Silberstein Ötvös vd | ||||
Okupo | verkisto aesthetician (en) ĵurnalisto kritikisto vd | ||||
Laborkampo | Ĵurnalismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolf Silberstein, aŭ Adolf Ötvös [otvoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Silberstein Adolf estis hungara-germana ĵurnalisto, kritikisto, esteto, membro de Societo Petőfi.
Adolf Silberstein naskiĝis [1] la 1-an de julio 1845 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de januaro 1899 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adolf Silberstein frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, universitatojn en Lejpcigo, Berlino, Heidelberg. Post la doktoriĝo li restis en Germanio kiel ĵurnalisto, poste redaktoro. En 1870 li hejmenvenis kaj li redaktis gravajn germanligvajn gazetojn, dume li tradukis hungarajn verkojn al germana lingvo. Li verkis precipe germane, pli malofte hungare.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Die Katharsis des Aristoteles 1867
- Bibel der Natur 1880 kvarfoje eldonita kaj tradukita anglen
- Egy pesti Don Juan 1885 - hungara romano
- Im Strome der Zeit 1894–1895 - kolektaĵo de studoj