József Bayer (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bayer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1946 (1946-03-01) (78-jaraĝa)
en Pilisszentiván
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikologo
vdr

József Bayer [jOĵef bAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bayer József estas hungara filozofo, politologo, bibliotekisto, profesoro, rektoro, membro de Hungara Scienca Akademio (2010).

József Bayer [1] naskiĝis la 1-an de marto 1946 en Pilisszentiván.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bayer frekventis ĉeflernejon en Debrecen inter 1967-1970, poste universitatojn en Debrecen, Budapeŝto, Frankfurt, fine en Universitato Harvard. Komence li eklaboris kiel bibliotekisto, sed en 1972 li ekinstruis en Universitato de Debrecen. Li doktoriĝis en 1975. En 1979 li eklaboris en filozofia filio de MTA, poste en politikoscienca filio. Inter 1991-1994 li estis gastoprofesoro en Vieno. Ekde 2000 li estas la unua rektoro de Altlernejo Reĝo Sigismondo. Li ricevis premion en 2005.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Li verkis pli, ol 150 sciencajn artikolojn hungare, germane kaj angle.

  • Pluralizmus 1985
  • Schock der Freiheit 1993
  • Politika és társadalom (Politiko kaj socio) 2002
  • From Transition to Globalization 2007

Fontoj[redakti | redakti fonton]