Béla Bollobás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Bollobás
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1943 (1943-08-03) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándTrinity College
Familio
Patro Béla Bollobás
Frat(in)o Enikő Bollobás
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr
Béla Bollobás

Béla BOLOBÁS [bolobAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bollobás Béla, (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto[1]) estas hungaradevena brita matematikisto, pedagogo kaj ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia fratino estas Enikő Bollobás.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Bollobás frekventis universitaton en Budapeŝto, dume li atingis altajn lokojn en matematikaj konkursoj. Li plulernis en Universitato de Oksfordo kaj li doktoriĝis en Kembriĝo, poste li restis en Anglio pro tiutempa politiko de Hungario. Ekde 1970 li estas profesoro de Universitato de Kembriĝo. Li okupiĝas pri grafeteorio kaj kombinatoriko, dume li redaktas revuon Combinatorics, Probability and Computing. Li pli frue sportadis en moderna pentatlono kaj skermado, li havas edzinon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Graph Theory (1979)
  • Modern Graph Theory (1998)
  • Extremal graph theory (2004)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BOLLOBÁS BÉLA (hungare). Magyar Tudományos Akadémia. Arkivita el la originalo je 2008-06-12. Alirita 2013-02-03.

Fontoj[redakti | redakti fonton]