Antal Hekler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Hekler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1882 (1882-02-01)
en Budapeŝto
Morto 3-an de marto 1940 (1940-03-03) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj germanahungaralatina
Ŝtataneco HungarioGermana Regno
Okupo
Okupo arthistoriisto • classical archaeologist • universitata instruisto
vdr

Antal Hekler (naskiĝis je la 1-a de februaro 1882, mortis je la 3-a de marto 1940) estis hungara klasika arkeologo kaj arthistoriisto. Li estis membro de la Hungara Scienca Akademio.

Antal Hekler naskiĝis kaj mortis en Budapeŝto. Li estis en Munkeno disĉiplo de Adolf Furtwängler kaj okupiĝis unuavice pri la klasika arto, sed poste kiel profesoro de arthistorio en la budapeŝta universitato li sin dediĉis ankaŭ al la historio de la pli nova arto. Liaj verkoj aperis en la hungara, kaj germana lingvoj. La ĉefaj estas (kun esperantigita titolo):

  • Romiaj virinaj vestostatuoj (Munkeno, 1909)
  • Greka kaj romia portretoskulpto (Stuttgart, 1912, Budapeŝto 1918; aperis ankaŭ angle kaj france)
  • La problemoj de la skulptista stilo (Budapeŝto,1915)
  • La arto de Pheidias (Budapeŝto 1922; Stuttgart, 1924)
  • Michelangelo (Budapeŝto, 1926).

Literatura Mondo eldonis en 1934 kaj 1935 lian libron "Arthistorio" tradukitan al Esperanto de Kalman Kalocsay en du volumoj.