Jeremia Bonomelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeremia Bonomelli
Kremono, Tomboŝtono de Jeremia Bonomelli
Kremono, Tomboŝtono de Jeremia Bonomelli
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1831 (1831-09-22)
en Nigoline Bonomelli
Morto 3-an de aŭgusto 1914 (1914-08-03) (82-jaraĝa)
en Nigoline Bonomelli
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Jeremia Bonomelli, (Nigoline, 22-a de septembro 1831 – Nigoline, 3-a de aŭgusto 1914) – estis katolika episkopo de Kremono (Italio), fama pro lia politika-religia pozicio rilate la Roman problemon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo, studoj kaj leviĝo al la episkopado[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en kampara familio el Jakobo Bonomelli kaj Antonia Lucia Zanola, li homo je antikva stampo, fidoplenan [...] tenaca en la manlaboro, kiu daŭre kultivis sian kampojn kaj neniam ŝanĝis vivnivelon ĝis 1883, en kiu sankte forpasis.

Li frekventis elementan lernejon en Nigoline de Corte Franca (Breŝo) kaj liceon en Lovere (Breŝo); junaĝe li eniris episkopan seminarion de Breŝo kaj sacerdotiĝis la 2-an de junio 1855.

En la sama jaro li ekis magistriĝi pri teologio ĉe Pontifika Gregoria Universitato de Romo kaj ekde 1858 ĝis 1870 intruis teologion ĉe la seminario de Breŝo. Ĉe la duono de 1866 li estis nomumita paroĥestro de Lovere kie intruis ankaŭ ĉe la loka Kolegio de Sankta Maria.

La 20-an de novembro de 1871 Bonomelli estis konsekrita episkopo de Kremono.

Dekomence li striktobserante sintenis laŭdirekte de la ekleziaj aŭtoritatuloj, kiel atestas lia verko de 1874 Il giovane studente istruito e difeso nella dottrina cristiana, sed iom post iom li maturiĝis laŭ la konscio pri neceso de profunda renovigo en la Eklezio kaj en la juĝo kiun ĝi estus devinta novmaniere sinteni antaŭ politika situacio rapide ŝanĝiĝanta rilate la kontrasto kun la Itala Regno.

La "roma problemo"[redakti | redakti fonton]

La 2-an de aprilo de 1887 Bonomelli leteris kun la episkopo de Piaĉenco substance lin informante ke mem estas elpensanta verkon kiu poste estos Diciamo tutto francamente (Ni diru ĉinn aterte), ĝin difinante “bona en la nunaj kondiĉoj, gravege eksterordinaraj kaj provokantaj timon [...] Se tiu lukto pludaŭrigas nur Dio konas la tragikajn sekvojn... mi esperas ke la granda papo Leono la 13-a, konanto pri la tempoj, povos esti la papo Kalisto la 2-a de la 19-a jarcento.[1]

Publikigite anonime la 1-an de marto de 1889 per la Rassegna nazionale de Florenco kun la tirolo Roma e l’Italia e la realtà delle cose; pensieri di un prelato italiano (Romo kaj Italio kaj la realo de la aferoj; pensoj de itala prelato) kaj poste republikigite kun la aldono Con la risposta d’un cattolico italiano alle critiche di alcuni periodici (Kun respondo de itala katoliko al la kritikoj de iuj periodaĵoj), la libro subtenas ke la Roma problemo estas semanta gravajn damaĝojn kaj materiajn kaj spiritajn al itala popolo, ke la restaŭrado de la papa tera povo ne plu eblas kaj kaj eĉ ne estas dezirata ĉe la plejgranda parto de la popolo kaj ke necesas repacigo inter la Eklezio kaj la Itala Ŝtato.

La Breĉo de Porta Pia (1870) en tiuepoka foto.

Bonomelli en ĝi skribas «En la 20-a de septembro de 1870 [2] plenumiĝis unu el la faktoj plej ekstrordinaraj de la nuna jarcento kiuj sendube markas la pason de unu epoko al alia, la falo de la Papa Tera Povo de la papoj! Nun sur tiu falo trakuris preskaŭ 19 jaroj kiuj hodiaŭ, pro la ŝanĝitaj kondiĉoj de la tempoj kaj de la homoj kaj de la aferoj, egalas cent jarojn...».

Li rifuzas doni krediton al eventoj supernaturaj kiujn oni diris okazintaj post la falo de la Tera Povo de la papo, kaj kritike se ne mokete aludas miraklojn, Dipatrinajn larmojn, profetiojn: Kvazaŭ la papo Pio la 9-a estus io pli ol Jesuo Kristo, de kiu li estas vikario, kaj ne mortis krucumita... Oni esperis ke post longatempo kaj post tiom da akraj lecionoj oni devus eklegi la realon; oni esperis ke oni devus komenci rezonadi per propra kapo, kun la faktoj ĉemane, kun kriterioj de la komuna prudento... Sed ne: la Papa Ŝtato devas renaskiĝi ĉiukoste!»

La “anonima” Bonomelli subtenas ke Tera Povo por la papo ne estas dogmo: «Se tio estus, al ni ŝajnas ke ege malpliiĝos la graveco de la Papado, pro ligo de la libera praktikado de lia pastorala digneco al kvar terbuloj, anstataŭ reirigi tiun sendependecon al ĝia origino, nome al la promesoj de Jesuo Kristo kaj al la esenco de la pontifika aŭtoritato, intrinseke konsiderata».

Li kritikas la Non expedit, enirigitan de papo Pio la 9-a kaj konfirmitan de lia posteulo Leono 13-a, ĉar ĝi malhelpas la formiĝon de la katolikoj politikistoj kiuj povu enkonduki ŝtatajn leĝojn nepersekutantajn la Eklezion. La “Non expedit” igas la italajn katolikajn civitanojn senrajtaj kaj senpovaj!

Sume laŭ episkopo Bonomelli la papa ŝtato nun estus damaĝo kaj sklaveco por la papo mem, kaj ĝia malapero estas konsiderinta kiel liberigo.

Papo Leono 13-a difinis la poziciojn de la episkopo Bonomelli arogantaj kaj malobeantaj ĉar li senkonsidere volas sugesti konsilojn al la Apostola Seĝo rilate aferojn farotajn kaj kiel farendajn. Kaj al tiu senapelacia kondamno aldoniĝis tiuj de multaj aliaj katolikaj aŭtoritatuloj.

La 21-an de aprilo de 1889, paskan tagon, en la katedralo de Kremono, episkopo Bonomelli supreniris pupitron kaj deklaris ke mem estas la aŭtoro de la verko riproĉata de la papo kaj eldiris vortojn submetiĝajn al la papo Leono la 13-a.

La gesto ĝenerale plaĉis al la katolika mondo pro ĝia sincereco kaj humileco, kaj pro tio ke submetiĝo estas prudenta ago kiu ne senvalorigas propran vidpunkton. [3]

Bonomelli kaj elmigro[redakti | redakti fonton]

Lia koncepto pri katolikismo socie engaĝiĝanta kaj okupiĝanta ankaŭ pri la ekonomia prospero por malpiĉuloj, krom pri atentigo kaj aspiro al la spirita “afero eterna”, lin enkondukis al la asistado kaj organizita helpo al la elmigrantoj, kiuj, ne trovinte laboron en la kamparoj aŭ en la urboj kien ili amasiĝas, amase foriĝis el Italio en la direkton de la eŭropaj landoj aŭ amerikaj. Invitante la ekleziulojn ne forlasi la elmigrantojn al iliaj destino kun la risko de la perdo de la kredo mem krom de la rilatoj kun la origina familio, tiucele kreis asocion en kiu kleruloj kaj laikoj estu instruitaj kaj dotitaj je necesaj scioj por tiu asistado kaj defendo de la rajtoj de elmigrantoj. Li nutris la aferon kolektante plurmiloin da helpantoj kajkunlaborantojn.

Sian celon, akirontan konsenton kaj ĉe civilaj kaj religiaj aŭtoritatoj, Bonomelli esprimis per pastorala letero L’Emigrazione (La elmigro) 1896 el kiu trovis inspiron kaj spiritan fundamenton Opera Bonomelli (Asistado Bonomelli). Tiu iniciato daŭrigis agadi eĉ post la morto de ĝia iniciatinto. Tiu asocio, poste, suferis la sorton de multe aliaj katolikaj karitataj aŭ kulturaj asocioj neplaĉantaj al la totalisma faŝista reĝimo, kiu ĝin eliminige subpremis en 1928. [4]

En 1964 la Itala Respubliko celebris memoron pri tiu iniciatinto kaj lia asista agado per timbro emisiita de italaj poŝtoj.

Pastoralo de 1905[redakti | redakti fonton]

Tiu pastorala letero esprimis pensadon kontraŭan al tiuj entenataj en la tri enciklikoj de papo Pio la 10-a, promulgitaj okaze de la nova franca leĝo 1905, per kiu la franca ŝtato kaj la franca katolika eklezio konsumis definitivan disiĝon per nova laikeco. La papo reagis per dokumentoj Vehementer Nos 1906, Gravissimo Officii Munere (1907) kaj Une Fois Encore. Nu Bonomelli esprimis opinion ke per tiu definitva disiĝo la kristana Eklezio gajnus pli grandan liberon.

Mons. Jeremia Bonomelli estingiĝis la 3-an de aŭgusto de 1914. çia mortaj restajoj ripozas en sakofago ĉe la ĉelataro de la katedralo de Kremono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esposizione del dogma cattolico traduko 1881 de verko Monsabré, kaj verkis I misteri cristiani kaj Seguiamo la ragione 1894, "La scuola laica" (1888, 'Tre mesi al di là delle Alpi 1901, Dal Piccolo San Bernardo al Brennero 1903, Viaggiando in vari paesi e in vari tempi 1908.
  • Inter la pastoralaj leteroj ne forgesendas Proprietà e socialismo, Capitale e lavoro, La questione morale è questione sociale, La Chiesa e i tempi nuovi – (kondamnita kaj inklizivigita en la Indekso) - Una parola amica a tutti gli operai, L’emigrazione.

Bonomelli estis ankaŭ subtenanto de la teorio de evoluismo laŭ la proponoj de Darwin. Sed lia propono distanciĝis el tiu de Darwin pro tio ke li limiĝis al la pura sperta, aŭ intertreta, kaj scienca konstato liberigante la sciencon mem el ideologiaj spurojn kiel ateismo aŭ materialismo. Pro tiu adhero li ne ricevis kritikojn flanke de ekleziaj romaj kongregacioj, kaj en lia fama publika “malkonfeso” pri tio ne estas parolate aŭ aludate.

Kruco de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerussalemo, per kiu G. Bonomelli estis distingita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kalisto la 2-a estis la papo kiu akceptis kompromise akordiĝi kun la imperiestro Henriko la 5-a, subskribante la komkordaton de Worms (1122) per kiu finiĝis la konflikto de la investituro.
  2. Dato en kiu la italaj trupoj okupis la urbon Romon, unikan restaĵon de la papa ŝtato.
  3. Kio mankis al la propono de Bonomelli? Laŭ iuj historiistoj en ĝi ne estis sufiĉe antaŭvidita la sorto de la papo kaj papado senigitaj de la ŝtata sendependeco, problemo kiu estos solvita per la paktoj de 1929 per la kreo de la Vatikana Ŝtato. La itala katolika intelektula mondo, post tiu evento, apenaŭ montris opiniojn rilate la roman problemon (Vidu bibliografion: “Il Vescovo Geremia Bonomelli 80 anni dopo, atti delle celebrazioni, Cremona, 1995”.
  4. Cannistraro Philip V. - Rosoli G. Fausto: "Emigrazione, Chiesa e fascismo. Lo scioglimento dell'Opera Bonomelli (1922-1928)", ed Studium, (1979) ISBN 8838234205.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bellò, "Geremia Bonomelli. Con documenti inediti", Brescia, Morcelliana, 1961
  • Giuseppe Gallina, Il problema religioso nel Risorgimento e il pensiero di Geremia Bonomelli, Roma, Edizioni Università Gregoriana, 1974
  • Carteggio Scalabrini-Bonomelli 1868-1905, a cura di C. Marcora, Roma, Studium, 1983
  • Il Vescovo Geremia Bonomelli 80 anni dopo, atti delle celebrazioni, Cremona, 1995
  • Geremia Bonomelli e il suo tempo, atti del convegno storico tenuto dal 16 al 19 ottobre 1996, Brescia, 1999
  • Carlo Cattaneo, Monsignor Geremia Bonomelli e la contessa Giuseppina Neuroni Prati Morosini, Missaglia, A. G. Bellavite, ISBN 88-86832-47-8