Origlio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Origlio
Blazono de Origlio
Blazono de Origlio
Blazono de Origlio
Origlio
Origlio
Origlio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Capriasca
Koordinatoj  46° 3′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.05000 °N, 8.95000 °O / 46.05000; 8.95000 (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.05000 °N, 8.95000 °O / 46.05000; 8.95000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1383
Areo 2,07 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 6945
Komunumkodo 5208
Mapo de Origlio
Mapo de Origlio
Mapo de Origlio

Origlio estas komunumo de la komunumaro Capriasca kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Origlio situas proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Lugano. En la centro de la komunumo situas la lago, kiu portas la nomon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Origlio, Magi, kaj Carnago.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,07 km², de kiuj 55,0% estas kovritaj de arbaro, 12,8% servas por agrikulturo kaj 28,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Origlio limas en nordo al Ponte Capriasca, en oriento al Capriasca, en sudoriento al Comano, en sudo al Cureglia, en okcidento al Lamone, kaj en nordokcidento al Taverne-Torricella.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Origlio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Origlio pasas konekta vojo de Torricella-Taverne al Cureglia. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Manno. Pere de la buslinioj de Lugano al Tesserete kaj de Carnago al Taverne-Torricella la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Origlio datiĝas el la jaro 1335 Orellio. Dum mezepoko en Origlio estis dokumentita turo. La vilaĝo apartenis al la valkomunumo de Lugano. En la jaro 1484 en Origlio okazis grava peŝtoepedemio. Sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo Origlio estis atribuita al la Voktejo Lugano, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Lugano.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]