Mathilde Wesendonck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mathilde Wesendonck
Persona informo
Mathilde Wesendonck
Naskonomo Agnes Luckemeyer
Naskiĝo 23-an de decembro 1828 (1828-12-23)
en Elberfeld
Morto 31-an de aŭgusto 1902 (1902-08-31) (73-jaraĝa)
en Altmünster
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Edz(in)o Otto Wesendonck vd
Infanoj Karl von Wesendonk • Myrrha Wesendonck vd
Profesio
Alia nomo Agnes Luckemeyer vd
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agnes Mathilde Wesendonck, geb. Luckemeyer, (naskiginta la 23-an de decembro 1828 en Elberfeld (nun Wuppertal); mortinta la 31-an de aŭgusto 1902 en Vilao Traunblick je Altmünster en Supra Aŭstrujo) estis germana verkistino. Ŝi amiĝis precipe kiel amatino de komponisto Richard Wagner.

Tombo de familio Wesendonck sur la Malnova Tombejo je Bonn

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi alkreskis en Elberfeld kaj Duseldorfo kiel filino de Komerckonsilanto Karl Luckemeyer kaj lia edzino Johanna, denaska Stein. Post ŝia geedziĝo kun komercisto Otto Wesendonck ŝi loĝis en Novjorko kaj Zuriko. Tie la geedzoparo konatiĝis en 1852 komponiston Richard Wagner, ekestis intima amikeco. Otto Wesendonck grandanime subtenis Riĥardon Wagner finance kaj ebligis al li ĝis 1858, vivi kaj labori en Zuriko. Wagner loĝis finfine en simpla trabfaka domo, kiun li nomis sia „azilo“, kiu staris en la parko apud la novkonstruita Vilao Wesendonck.

Inter Mathilde kaj Richard Wagner evoluis profunda „animamikeco“, ŝi estis lia muzo, ĉe ŝi li trovis komprenemon por sia artisteco, kiun evidente lia edzino ne povis doni al li. Mathilde same kiel la triangula situacio inter li kaj la geedzoj Wesendonck inspiris lin finfine al lia opero Tristan und Isolde.

Wagner ankaŭ muzikigis kvin el la poemoj de Mathilde, nun konataj kiel Wesendonck-lidoj. Du el ili, Träume [Sonĝoj] kaj Im Treibhaus [En la forcejo], prezentas muzikajn antaustudaĵojn por Tristan und Isolde. Per ĉi tiu verko Wagner kreis muzikan monumenton pri sia amo al Mathilde Wesendonck: ŝi estis lia „Isolde“. La antaŭludon por Die Walküre li omaĝis al ŝi per la komencliteroj G.S.M. – „Gesegnet sei Mathilde“ [benata estu Mathilde]. La intima platona rilato inter Wagner kaj Mathilde Wesendonck finiĝis abrupte someron de 1858, kiam Minna, edzino de Wagner, forkaptis leteron de sia edzo al Mathilde kaj provokis skandalon, kiu sekvigis la disiĝon. Wagner forlasis Zurikon, por en Venecio sole plukomponi la operon Tristan und Isolde kaj per tio prilabori la konflikton.

Fratino de Mathilde Wesendonk estis Marie Luckemeyer (1838–1872). Por ŝi Wagner komponis la valson Züricher Vielliebchen-Walzer[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Naturmythen (1865)
  • Genoveva (1866)
  • Gudrun. Schauspiel (1868)
  • Deutsches Kinderbuch in Wort und Bild (1869)
  • Friedrich der Große. Dramatische Bilder (1871)
  • Edith oder die Schlacht bei Hastings (1872)
  • Gedichte, Volksweisen, Legenden und Sagen (1874)
  • Alte und neue Kinderlieder (1890)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Wilhelm von Bissing: Mathilde Wesendonck. Die Frau und die Dichterin. Im Anhang: Die Briefe C. F. Meyers an Mathilde Wesendonck. Schroll, Vieno 1942, (Veröffentlichungen der Abteilung für Kulturwissenschaft. Kaiser-Wilhelm-Institut für Kunst und Kulturwissenschaft im Palazzo Zuccari, Rom. Serio 1. Prelegoj 32/33).
  • Judith Cabaud: Mathilde Wesendonck ou le rêve d´Isolde. Actes Sud, Arles 1990, ISBN 2-86869-572-8.
  • Wolfgang Golther (eldonisto): Richard Wagner an Mathilde Wesendonck. Tagebuchblätter und Briefe 1853-1871. 74-a - 83-a eldono. Breitkopf & Härtel, Lepsiko1920.
  • Axel Langer, Chris Walton: Minne, Muse und Mäzen. Otto und Mathilde Wesendonck und ihr Zürcher Künstlerzirkel. Muzeo Rietberg, Zuriko 2002, ISBN 3-907070-96-8.
  • Martha Schad: Meine erste und einzige Liebe, Richard Wagner und Mathilde Wesendonck. Verlag Langen Müller, Munkeno 2002, ISBN 3-7844-2881-9.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]