David Teniers la pli aĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Teniers la pli aĝa
David Teniers la pli aĝa en la ora ĉambro, gravurita de Peter van Liesebetten laŭ pentraĵo de Peter de Mol, 1661
David Teniers la pli aĝa en la ora ĉambro, gravurita de Peter van Liesebetten laŭ pentraĵo de Peter de Mol, 1661
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1582 (1582-01-01)
en Antverpeno
Morto 29-an de julio 1649 (1649-07-29) (67-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Suda Nederlando
Familio
Frat(in)o Juliaan Teniers
Infanoj David Teniers la pli juna • Abraham Teniers • Juliaen Teniers
Parencoj Jan Brueghel la pliaĝa
Okupo
Okupo pentristo • dezajnisto
Verkoj Landscape with the flight into Egypt
Tavern Scene with Smokers
vdr
Davido Teniers la pli aĝa: Vilaĝa Festo

David TENIERS la pli aĝa (naskiĝis en 1582 en Antverpeno, mortis samurbe la 29-an de julio 1649), estis flandra pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ricevinta sian unuan trejnadon en pentrarto de sia frato Juliaen, li studis sub Petro Paŭlo Rubens en Antverpeno, kaj poste sub Adam Elsheimer en Romo; Li iĝis membro de la Antverpena gildo de pentristoj en 1606.

Kvankam lia ambicio fojfoje gvidis lin provi sian kapablon en grandaj religiaj, historiaj kaj mitologiaj kunmetaĵoj, lia famo dependas ĉefe de liaj pejzaĝoj kaj pentraĵoj de kamparandrinkegado, de kermeso-scenoj kaj similaj, kiuj estas markitaj per sana sento de humuro, kaj kiuj ne estas malofte konfuzitaj kun la junularaj laboroj de lia filo Davido.

Ekzistas granda pentraĵo de la pli aĝa Teniers en la preĝejo de Sankta Paŭlo en Antverpeno, reprezentanta la Verkoj de Karitato. En la Viena Galerio estas kvar pejzaĝoj pentritaj de Teniers sub la influo de Elsheimer, kaj kvar malgrandaj mitologiaj temoj, inter ili Vertumnus kaj Pomona, kaj Junono, Jupitero kaj Ioo. La Nacia Galerio havas karakterizan scenon de vilaĝa vivo, Ludantaj per buloj, Konversacio de tri viroj kaj virino, kaj grandan Roka Pejzaĝo. Aliaj ekzemploj de lia laboro troveblas en la galerioj de Sankt-Petersburgo, Madrido, Bruselo, Munkeno, Dresdeno kaj Berlino (La Tento de Sankta Antonio).

Teniers ankaŭ atingis sukceson kiel pentraĵkomercisto, kaj partoprenis la foiron de Saint-Germain en Parizo en 1635, kun granda nombro da pentraĵoj de li kaj de siaj kvar filoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.