Konstantin Konstantinoviĉ
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Konstantin_Konstantinovich_by_Repin.jpg/220px-Konstantin_Konstantinovich_by_Repin.jpg)
Grandprinco Konstantin Konstantinoviĉ Romanov (ruse Константин Константинович; naskiĝis en Strelna, urboparto de Sankt-Peterburgo, la 10-an de aŭgusto 1858 laŭ la julia kalendaro/la 22-an de aŭgusto 1858 laŭ la gregoria; mortis en Pavlovsk, tiutempe memstara urbo, nun same urboparto de Sankt-Peterburgo, la 2-an de junio 1915 laŭ la julia kalendaro/la 15-an de junio 1915 laŭ la gregoria, estis rusia nobelo el la dinastio de Romanovoj. Li konatiĝis kiel poeto kaj dramverkisto, kaj publikigis siajn verkojn sub la mallongigo "KR".
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/1923_La_Re%C4%9Do_Judea.jpg/150px-1923_La_Re%C4%9Do_Judea.jpg)
En Esperanto aparte konatiĝis lia teatraĵo La Reĝo Judea, dramo en kvar aktoj, kiun el la rusa tradukis Vasilij Devjatnin kaj kiu en 1913 publikiĝis en Kaŭno.
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en 1856
- Mortintoj en 1915
- Viroj
- Naskiĝintoj la 10-an de aŭgusto
- Rusiaj grandprincoj
- Rusiaj verkistoj
- Rusiaj tradukistoj
- Rusiaj generaloj
- Ruslingvaj poetoj
- Tradukistoj al la rusa lingvo
- Libroj de Konstantin Konstantinoviĉ
- Partoprenantoj de la Rusa-turka milito (1877–1878)
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Oficiroj de la Palmordeno de Francio