Sapfaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
manfaritaj sapoj sur la agrikultura merkato en Speyer, Germanujo 2008

La sapfaristo estas metiisto, kiu faras sapon el grasoj, oleoj kaj sodo. La jam de la sumeroj konata tekniko disvastiĝis dum la krucmilitoj tra Eŭropo kaj anstataŭigis la ĝis tiam uzatan lavadon per lignocindro aŭ per ties lesivo. La unuaj gildoj estas dokumentitaj en mezeŭropo en la 14a jarcento por Augsburg, Vieno kaj Ulm.

Kiam aperis dum la 19a jarcento la industria produktado de sapo, la metio „Sapfaristo“ perdis sian signifon. Hodiaŭ la metio vivas nur en etaj niĉoj. Ekde kelkaj jaroj la metio revigliĝis en Eŭropo kaj Usono. Aperis kaj aperas novaj malgrandaj sapfarejoj, kiuj produktas sapon laŭ la tracicia metodo.

En la katolika konfesio St. Florian estis la patrono de la sapfaristoj.

Sapfarada proceso[redakti | redakti fonton]

Farado de sapo el ŝafa graso

Por fari sapon, oni bezonas plantan aŭ bestan grason. Ĉefe oni uzas kokosgrason, olivoleon, palmoleon kaj bestajn grasojn kiel sebo, ŝmalco aŭ graso el ostoj, kiuj aperas ĉe la finutiligado de bestaj kadavroj. La grasoj estas fanditaj per akvovaporo kaj tiam aldoniĝas solidaj pecetoj de natria hidroksidokalia lesivo. Dum pli fruaj jaroj oni uzis ankaŭ kalian karbonaton aŭ sodon.

La sapigado kun natria hidroksido aŭ natrolesivo rezultas en firma sapo. La sapigado kun kalia lasivo donas ŝmitsapon. Puraj plantgraso-natro-sapoj estas dispeciĝantaj. Aldono de bovsebo malgrandigas tiun efekton. Por la farado de sapoj ordinare uzeblas rubgrasoj, ĉefe plantaj oleoj elpresitaj varme. El uzitaj fritoleoj fareblas nur ŝmirsapo.

La grasoj disiĝas pro la alta temperaturo de la sapigado en glicerino kaj la grasacido (la esenca sapo). La varmigado ĝis bolado okazis en pli fruaj jarcentoj en malfermitaj kaldronoj. Dum la tiel nomata “sapgustumado” la metiisto ne gustumis aŭ manĝis la sapon, sed nur okazis pruvado de la bazeco de la sapo per la lango. Se la alkaloenhavo estis tro alta la gustumanto sentis ardadon sur la langa pinto.

La viskoza emulsio, kiu aperas dum la bolado de la ingredienco, nomiĝas „sapogluaĵo”. Oni nun aldonas salon. Tiam disiĝas la emulsio en la supre flosanta “sapokerno”, kiu ĉefe konsistas el natriaj saloj, kaj en la “malsupra lesivo” , kiu ĉefe konsistas el lesivo, glicerino kaj solvita salo. Tiu proceso nomiĝas “elsapigado”. La sapokerno estas disigita de la resto. Poste oni boligas ĝin kune kun iom da akvo kaj lesivo. Post refoja elsaligado estiĝas la t.n. „kernsapo“. Ĝin oni sekigas en blokoj. La blokoj estas distranĉataj aŭ muelataj. Poste oni aldonas farbsubstancojn kaj aromaĵojn. Poste oni prilaboras la sapon, ke ĝi havu brilantan surfacon. Tiu proceso nomiĝas “kalandri”. Post formo de oportunaj pecoj la sapo por la homa uzado estas vendopreta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]