Pál Heim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Heim
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1875 (1875-11-30)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 1929 (1929-10-23) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Péter Heim
Infano Ernő Heim
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Pál Heim [hejm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heim Pál estis hungara kuracisto pri infanoj, profesoro. Lia filo estis Ernő Heim.

Heim Pál
Tombomunumento de Pál Heim

Pál Heim [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de oktobro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Heim frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Lausanne, poste helpe de stipendio li esploris en Breslau. En 1901 li ekhavis postenon en hospitalo en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri beboj kaj infanoj. Dum la 1-a mondmilito li kuracis en la fronto, sed en 1916 li iĝis gvidanto de hospitalo pri beboj en Budapeŝto. Ekde 1918 li ankaŭ instruis en universitato, kie li estis rektoro en 1921. Li akompanis la universitaton al Pécs, kie li vivis ĝis 1929. Li organizis reton de flegistinoj por beboj, ili havis la nomon "fratinoj Heim". Li akceptis postenon en Budapeŝto, sed tragike li mortis. Lia posteulo kaj daŭriganto de la laboro estis Ödön Kerpel-Fronius en Budapeŝto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A leukocytes a gyermekkori pneumonia és diphtheria folyamán (1901)
  • A parenterális infectiók és a csecsemők táplálkozási zavarai (1913)
  • A gyermekek táplálkozása (Nutrado de la infanoj), (1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • plej grava porinfana hospitalo en Budapeŝto portas la nomon "Heim Pál"
  • hospitalo en Veszprém (urbo) portas la nomon "Heim Pál"
  • memormedalo "Heim Pál"
  • skulptaĵo en Pécs de 1931
  • premio "Heim Pál"

Fontoj[redakti | redakti fonton]