László Korizmics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Korizmics
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1816 (1816-03-29)
en Aggszentpéter
Morto 5-an de oktobro 1886 (1886-10-05) (70-jaraĝa)
en Budatétény
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo
vdr

László Korizmics [lAslO korizmiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korizmics László estis hungara agronomo, politikisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1858).

László Korizmics jam pli juna

László Korizmics [1] naskiĝis la 29-an de marto 1816 en ekstera parto de Ercsi. Li mortis la 5-an de oktobro 1886 en iama Kistétény (nuntempa parto de Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Korizmics frekventis mezlernejojn en Buda kaj Pest (urbo), poste en universitato akiris diplomon pri agronomio en 1837. En la sekva jaro li eklaboris en bienoj de Pál Antal Esterházy. Tuj post la revolucio en 1848 li ekhavis postenon en la ministerio, sed poste li ne partoprenis en la bataladoj, sed li daŭre okupiĝis pri la agronomio. En 1858 li vizitis grafon István Széchenyi, kiu estis praktike en ekzilo, poste li studvojaĝis al Turka Imperio. En 1861 li fondis agraran lernejon en Rákospalota. En 1870 li estis elektita parlamenta deputito, baldaŭe li dufoje rifuzis esti ministro.

Li edziĝis en 1842 kaj 1860. Li ricevis 2 premiojn en 1857 kaj en 1886 li ricevis nobelecon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A háromnyomású s váltógazdaság (1840)
  • Törökország földbirtoki, adóügyi és gazdasági viszonyairól (1860)
  • A few particulars regarding some of the chief productions of Hungary (1862)
  • Vizeink ügyében (1879)

Fontoj[redakti | redakti fonton]