Edward Bartlett
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Edward Bartlett | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1836 |
Morto | 1-an de aprilo 1908 (72-jara) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | Abraham Dee Bartlett |
Okupo | |
Okupo | ornitologo • natursciencisto |
Edward Bartlett (1836 – Aprilo 1908) estis angla ornitologo. Li estis la filo de Abraham Dee Bartlett.[1]
Bartlett akompanis Henry Baker Tristram al Palestino en 1863-64, kaj kolektis en la Amazona baseno kaj en Peruo en 1865-69. Li estis zorganto ĉe la Muzeo Maidstone el 1875 al 1890, kaj zorganto de la Saravaka Muzeo el 1893 al 1897.
Unu el plej elstaraj publikaĵoj, kvankam nekompleta ĉe la tempo de sia morto, estis sia "Monograph of the Weaver Birds (Ploceidae) and Arboreal and Terrestrial Finches", el kiu kvin partoj estis publikigitaj en 1888-89.[2]
Specioj nomitaj laŭ Bartlett estas la Bartleta tinamo Crypturellus bartletti de Peruo - la nomo estis atribuita en 1873 de la britaj ornitologoj Philip Lutley Sclater kaj Osbert Salvin.
Honoroj[redakti | redakti fonton]
- 1889 - elektita Membro de American Ornithologists' Union
- 1897 - elektita Membro de Zoological Society of London
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Darwin Correspondence Project - Bartlett, Edward. University of Cambridge. Alirita 2007-08-11. Arkivigite je 2007-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Palmer, T.S. (1944). Obituary - Edward Bartlett. Auk 61: 504-505.