Walter Oliver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Oliver
Persona informo
Walter Reginald Brook Oliver
Naskiĝo 7-an de septembro 1883 (1883-09-07)
en Launceston
Morto 16-an de majo 1957 (1957-05-16) (73-jaraĝa)
en Velingtono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Zelando vd
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Alma mater Viktoria Universitato de Velingtono vd
Familio
Gefratoj S R Oliver vd
Edz(in)o Isabella Anne Oliver vd
Infanoj Robin Langford Oliver vd
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • natursciencisto • malakologo • paleontologo • verkisto • esploristo vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter Reginald Brook Oliver (1883–1957) estis naskiĝinta en Aŭstralio sed loĝinta en Novzelando naturalisto, ornitologo, malakologo[1] kaj muzezorgisto.

Naskiĝinta en Launceston, Tasmanio, Oliver elmigris kun sia familio al Tauranga en 1896. Li jam havis intereson por naturo dum sia infanaĝo, kaj poste sisteme registris naturajn observojn tra multe de sia vivo, aliĝinte al aliaj naturalistoj en ekspedicio al la Kermadekoj tiom frue kiom ĉe 1908 (25jaraĝa).

En 1910 li iĝis membro de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio (RAOU) kies Sekretario por Novzelandoli estis el 1914 ĝis sia morto en 1957, nome eksterordinara oficperiodo de 43 jaroj. Dum tiu periodo li estis ankaŭ Vic-Prezidento de RAOU en 1942-1943, kaj ties Prezidento en 1943-1944.

Oliver estis Direktoro de la Dominion Muzeo en 1928 1[rompita ligilo], kaj en 1930, li publikigis New Zealand Birds, kio estis ĝisdatigita kaj etendita en 1955. Li retiriĝis el la posteno de Direktoro en 1947. Oliver estis aktiva en nombraj sciencaj societoj, kaj estis fekunda kontribuinto al novzelanda scienca literaturo dum longa kariero ekz. li estis registara reprezentanto en la konsilantaro de la Royal Society of New Zealand dum multaj jaroj, ties prezidento el 1952 al 1954, kaj eldonisto de ties Transactions el 1948 al 1954.

Oliver priskribis kelkajn speciojn novaj al la scienco, kiaj la jenaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coan E. V., Kabat A. R. & Petit R. E. (15 Februaro 2009). 2,400 years of malacology, 6th ed. Arkivigite je 2018-10-05 per la retarkivo Wayback Machine, 830 pp. & 32 pp. [Annex of Collations]. American Malacological Society.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dawson E. W. (1958). "Walter Reginald Brook Oliver (1883-1957)". Proceedings of the Malacological Society of London 33(1): 1.
  • Dell R. K. (1998). "Oliver, Walter Reginald Brook 1883-1957". Dictionary of New Zealand Biography 4: 389-390. HTM.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]