Saltu al enhavo

Forta pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Forta pingveno
Forta pingveno
Forta pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. robustus
Eudyptes robustus
(Oliver, 1953)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Forta pingveno (laŭ la latina scienca nomo Eudyptes robustus) aŭ Pingveno de la Snares, konata ankaŭ kiel Snara krestopingveno kaj Snarinsula pingveno, estas pingveno el Novzelando. La specio reproduktiĝas sur la Insuloj Snares / Tini Heke, nome grupo de insuloj ĉe la suda marbordo de la Suda Insulo. Tiu estas mez-malgranda, flav-kresta pingveno, 50–70 cm longa kaj peza 2.5–4 kg. Ĝi havas malhelajn bluecnigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. Ĝi havas brilflavan brovbendon kiu etendas super la okulo por formi falantan, krispan kreston. Ĝi havas nudan rozkoloran haŭtaĵon baze de ties granda ruĝec-bruna beko.

Tiu pingveno nestumas en malgrandaj (10 nestoj) al grandaj (1200 nestoj) kolonioj sub arbara kovro aŭ eĉ malferme. Ĉefaj kolonioj estas situantaj en Nordorienta Insulo, aliaj kolonioj estas setlitaj en Insulo Broughton same kiel ĉe la roka Okcidenta Montoĉeno. La ĉefaj predoj de la Forta pingveno estas krilo, suplementata de kalmaroj kaj malgrandaj fiŝoj. Tiu specio estas nune taksita kiel 'vundebla' fare de IUCN ĉar ties reprodukta teritorio estas limigita al unu malgranda insularo. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 25,000 reproduktaj paroj.

Nomenklaturo

[redakti | redakti fonton]

Forta pingveno estis origine kolektita en 1874 kaj nomigita atrata de Frederick Wollaston Hutton. Tamen, Hutton perdis sian ekzempleron mare, sed pentris la birdon kun helpo de la pingvenentuziasmulo Emile Campbell-Browne, antaŭ ol oni povus decidi speciigon. La priskribo verkita de Hutton kaj la ilustracio fare de Keulemans en la verko de Buller nome “A History of the Birds of New Zealand” estas pruvoj ke tiu estas la sama pingveno antaŭe identigita de Hutton. Tamen estas ioma polemiko pri la klasigo de tiu pingveno, kaj Oliver kapablis sukcesi proponi, ke ekzistas malgrandaj anatomiaj diferencoj inter la Fortaj pingvenoj kaj la komencaj priskribo kaj ilustracio, konduke al fakto, ke oni nomigu la Fortan pingvenon kiel robustus anstataŭ atratus.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Forta pingveno estas ofte komparata al la Fjordlanda pingveno (Eudyptes pachyrhynchus), kiu estas same membro de la genro de Krestopingvenoj (Eudyptes). La Fortaj pingvenoj povas esti distingataj el la Fjordlandaj pingvenoj per makulo de haŭto ĉe la bazo de ties bekoj.[2] La Forta pingveno estas similkolora al aliaj specioj de pingvenoj, kaj havas nigrajn kapon, dorson kaj naĝilojn kun blanka ventro. Brilflava kresto, komenca ĉe la bekobazo, trairas laŭlonge de la supra parto de la kapo ambaŭflanke kaj finas ĉe la malantaŭo de la kapo. Ĝi havas dikan ruĝec-brunan bekon, markita per hela rozkolora haŭtaĵo ĉe la bekobazo.[3] La okuloj estas ĝenerale priskribitaj kiel brile ruĝecbrunaj, sed tiu koloraro povas varii iome laŭ la individuoj kaj laŭ diferenca lumo.[1] La kolormodeloj subflugile diferencas el individuo al individuo, tiele ĝi ne estas bona karaktero por la specia identigo.[4]

Tiu pingveno povas elsendi ampleksan varion de voĉaj bruoj. Malfacilas pervorte priskribi tiujn bruojn, sed ili gamas el fajfoj kaj eksplodaj krioj kaze de minaco al ritmaj azenblekaj kaj trumpetaj sonoj kiuj povas esti aŭdataj ellongdistance mare.[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Snarinsula pingveno estas tiele nomita laŭ la loko kie ili reproduktiĝas, nome la insuloj Snares, kiuj estas malgranda grupo de insuloj ĉe la marbordo de suda Novzelando. Kvankam oni scias malmulte pri ties teritorioj kaj migrado for de la reprodukta sezono, oni supozas, ke ĝi ne migras for vintre. Eventualaj vidaĵoj okazis ĉe la marbordoj de Tasmanio, suda Aŭstralio, la Ĉathamoj, Stewart-insulo, kaj suda ĉeftero de Novzelando.[5][6] Estas proksimume 25,000 vivantaj paroj de Fortaj pingvenoj.[3]

Plonĝantaj Fortaj pingvenoj

Fortaj pingvenoj nestumas en densaj kolonioj sub arbokovro de arbaroj de Olearia aŭ sur marbordaj rokoj.[4] Por konstrui neston, la pingvenoj elfosas neprofundajn truojn en grundo kaj kovras la fundon el herboj, folioj, bastonetoj, torfo aŭ ŝtonetoj.[3] Oni aldonas malgrandan bordon el koto al la nestobordo por levi ĝin super la grundonivelo.[1] Vegetaĵaro ĉe la nestolokoj mortiĝas pro la densa nestagado, kaj la kolonio moviĝas al nova nestoloko.[5] Kolonioj nestumantaj ĉe rojoj povas havi ioman avantaĝon, ĉar la rojo havigas akvon por trinkado kaj banado. Tamen ne esencas ke nestokolonioj estu lokigitaj ĉe rojo ĉar multaj estas for el rojo.[1]

Konservado

[redakti | redakti fonton]

Kvankam Fortaj pingvenoj ne estas nune minacataj, ili estas konsiderataj vundebla specio. Se leviĝas minaco, ĝi povus rapide formortigi ties populacion ĉar ties reproduktejaj lokoj estas limigitaj al malgranda insularo. Eblaj minacoj estas enmeto de nova predanto, troa fiŝkaptado ĉe la insuloj kiuj povus malgrandigi ties manĝofonton, pliiĝantaj akvotemperaturoj pro tutmonda varmigado kiu malproksimigus predojn, kaj poluado.[5][6] La novzelanda registaro entreprenis agadon por protekti la habitatojn kaj marajn manĝejojn de la Snares.[3]

La dieto de Fortaj pingvenoj kutime konsistas el krilo de specio Nyctiphanes australis, malgrandaj fiŝoj, kaj cefalopodoj. Unu studo trovis, ke ĉirkaŭ 60 % el la maso de stomakenhavo el Fortaj pingvenoj konsistis el krilo, 30 % estis fiŝo, kaj ĉirkaŭ 10 % estis cefalopodoj. La priserĉistoj koncludis, ke la kvanto de fiŝaj otolitoj kaj cefalopodaj bekoj indikis la gravon de tiuj tipoj de predo por plenkreskaj pingvenoj ĉe maro.[7] Alia studo informis, ke la dieto konsistanta el ĉirkaŭ 55 % de krilo, 24 % el fiŝo, kaj 21 % el cefalopodoj, sugestis ankaŭ ke fiŝoj kaj cefalopodoj estas pli gravaj predotipoj ol la porcentaĵo el stomakenhava kompono indikis.[8]

Manĝekologio

[redakti | redakti fonton]

La manĝomodeloj de la reproduktaj Fortaj pingvenoj estas bone difinita. Dum kunrespondeco pri ovokovado, la maskloj foriras por dusemajna longa manĝoveturado, kiu koincidas kun printempa eksplodo de planktono, ĉar ili estas fidindaj antaŭsciantoj pri manĝofontoj.[8] Post la reveno de la maskloj, la inoj foriras por iome pli mallongaj manĝoveturado (malpli ol unu semajno), revenante akurate por la eloviĝo. Dum idozorgado nur la ino havigas nutradon plenumante mallongajn manĝoveturadojn (1 al 3 tagoj). Dum maskloj plenumas longajn manĝoveturadojn atingas profundojn de ĝis 120 m, idozorgadaj birdoj kutime montras neprofundajn persekutajn plonĝostrategiojn (averaĝa plonĝo al profundoj de 20–40 m) por kapti predon.[8]

Predantoj

[redakti | redakti fonton]

Predantoj de plenkreskaj Fortaj pingvenoj estas marleonoj kaj marleopardoj. Ties ovoj kaj idoj estas ĉasataj de rabmevoj kaj petreloj.[2]

Pariĝado kaj reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Fortaj pingvenoj okazas en la somero de Novzelando, starte en la komenco de septembro kaj fine en la fino de januaro.[9] La Fortaj pingvenoj ekreproduktiĝas en la aĝa gamo de kvin al naŭ jaroj.[1] Por allogi inojn, sola masklo staras erekte kun siaj flugiloj foretende kaj ŝvelante sian bruston.[5] Verŝajne paroj restas fidelaj unu al alia por pli ol unu sezono. La paro poste konstruas neston, kaj plej el la verko estas farata de la masklo.[1] La ino demetas du ovojn, tipe ĉirkaŭ 3 al 5 tagojn aparte, kiuj eloviĝas post 31 al 37 tagoj. La dua demetita ovo estas ĝis 85 procente pli granda ol la unua kaj ankaŭ eloviĝas unua. La pli malgranda, laste eloviĝinta ido suferas konkurencon fare de la frato kaj kutime ne survivas, kio nomiĝas "kainismo". Ovogranda dimorfismo estas partikulare granda ĉe Fortaj pingvenoj, kaj la pli granda eloviĝinto nur plimarkas la fratan grandodiferencon.[9] La eloviĝa modelo kaj la grandodimorfaj ovoj estas du el la mekanismoj per kiuj birdoj povas ŝanĝi sian reproduktan modelon reage al mediaj kaj reproduktaj kondiĉoj. Ĉe malfrumaturaj birdoj, kiaj la Fortaj pingvenoj, ovogranda variado kaj malsamtempa eloviĝo estas adaptaj mekanismoj kiuj povas konduki al reprodukta malpliiĝo. Tamen, la Fortaj pingvenoj kaj aliaj membroj de ties genro, Eudyptes, diferencas el plej aliaj birdoj je tio ke ties laste demetita ovo estas pli granda kaj eloviĝas unua anstataŭ esti la plej malgranda kaj lasta por eloviĝi.[10]

Ovokovado ne okazas ĝis ambaŭ ovoj estis demetitaj, kaj ili estas kutime kovataj unu antaŭ la alia. La pli malgranda, unue demetita estas ofte lokita en la antaŭ situacio por kovado, kio estas supozeble la plej malfavora loko ĉar ili havas pli malaltajn kaj pli variajn temperaturojn dum la kovado. Kvankam la plej malgranda, unua ovo ricevas malpli favoran kovadon, oni trovis, ke la ovogranda dimorfismo efikas al la eloviĝa modelo ĉe Fortaj pingvenoj anstataŭ la kovada lokigo.[11] Ambaŭ gepatroj kunrespondecas ĉe ovokovado. Dum la unuaj dek tagoj, ili alternas. Poste la masklo foriras por longa periodo (ĉirkaŭ 12 tagojn) por manĝi, dum la patrino restas kun la ovoj. Kiam li revenas, la roloj invertiĝas. Ankaŭ, post lia reveno, la paro engaĝiĝas en memmontrado per kaposubigo kaj trumpetado, kio plue plifortigas ties ligon. Dum la unuaj tri semajnoj post eloviĝo, la masklo zorgas la idojn el predantoj dum la ino serĉas manĝon, revenante ĉiun tagon por nutri siajn idojn.[5] Oni observis, ke la gepatroj povas rekoni siajn idojn kaj idoj povas rekoni siajn gepatrojn. Tiu studo trovis, ke la alvokoj inter ido kaj generinto estis pli gravaj por rekono ol vidaj klopodoj.[12] La gepatroj havigas manĝon por siaj junuloj ĉiutage ĝis ido faris mudon kaj povas manĝi sian propran manĝon.[3] La idoj sendependiĝas proksimume post 11 semajnoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Warham, John. "The Breeding Biology and Behavior of the Snares Crested Penguin." Journal of the Royal Society of New Zealand 4.1 (1974): 63-108. Google Books. Web. 16 Apr. 2011.
  2. 2,0 2,1 2,2 Snares Penguins, Eudyptes robustus. MarineBio.org. Alirita 2011-12-01.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Snares Island Penguin. Antarctic Connection. Alirita 2011-12-01.
  4. 4,0 4,1 Snares Penguin: Eudyptes Robustus. PenguinWorld.com. Lloyd Spencer Davis & Adelie Productions. Alirita 2011-12-01.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Snares Crested Penguin - Eudyptes Robustus. ARKive.org. Arkivita el la originalo je 2012-10-07. Alirita 2011-12-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-07. Alirita 2013-11-16.
  6. 6,0 6,1 Snares Crested Penguin. Center for Biological Diversity. Arkivita el la originalo je 2011-10-15. Alirita 2011-12-01.
  7. Mattern T, Houston D, Lalas C, Setiawan A, kaj Davis LS (2009) "Diet Composition, Continuity in Prey Availability and Marine Habitat - Keystones to Population Stability in the Snares Penguin (Eudyptes Robustus)". Emu 109(3): 204-13.
  8. 8,0 8,1 8,2 Mattern, Thomas. "Marine Ecology of Offshore and Inshore Foraging Penguins : the Snares Penguin Eudyptes Robustus and Yellow-eyed Penguin Megadyptes Antipodes." Australasian Digital Theses Program (2007). University of Otago. 16 Apr. 2011.
  9. 9,0 9,1 Massaro, Melanie, kaj Lloyd S. Davis. "Differences in Egg Size, Shell Thickness, Pore Density, Pore Diameter and Water Vapour Conductance between First and Second Eggs of Snares Penguins Eudyptes Robustus and Their Influence on Hatching Asynchrony." Ibis 147.2 (2005): 251-58. Wiley Online Library. Web. 16 Apr. 2011.
  10. Slagsvold, Tore, Jostein Sandvik, Gunnar Rofstad, Oystein Lorensten, kaj Magne Husby. "On the Adaptive Value of Intraclutch Egg-Size Variation in Birds." The Auk 101.4 (1984): 685-97. JSTOR. Web. 16 Apr. 2011.
  11. Massaro, Melanie, kaj Lloyd S. Davis. "Preferential Incubation Positions for Different Sized Eggs and Their Influence on Incubation Period and Hatching Asynchrony in Snares Crested (Eudyptes Robustus) and Yellow-eyed Penguins (Megadyptes Antipodes)." Behavioral Ecology and Sociobiology 56.5 (2004): 426-34. JSTOR. Web. 16 Apr. 2011.
  12. Proffitt, Fiona, kaj Ian McLean. "Recognition of Parents' Calls by Chicks of the Snares Crested Penguin." Bird Behavior 9 (1990): 103-13. Ingentaconnect. Web. 16 Apr. 2011.
  • Wilson, David. "Causes and Benefits of Chick Aggregations in Penguins." The Auk 126.3 (2009): 688-93. JSTOR. Web. 16 Apr. 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]