István Schenek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Schenek
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1830 (1830-07-03)
en Esztergom
Morto 26-an de julio 1909 (1909-07-26) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • inventisto
vdr

István Schenek [iŝtvAn ŝenek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schenek István estis hungara kemiisto, apotekisto, instruisto, profesoro, inventisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1890). Lia nobela antaŭnomo estis tanádi.

István Schenek [1] naskiĝis la 3-an de julio 1830 en Esztergom. Li mortis la 26-an de julio 1909 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Schenek frekventis universitaton en Vieno, poste li eklaboris kiel apotekisto en sia naskiĝurbo en 1856, sed pli frue dum Hungara revolucio de 1848 jam li estis armea apotekisto. Tie li konatiĝis kun fratoj Károly Than kaj Mór Than. En 1859 li ekinstruis en Kassa, baldaŭe en Keszthely, fine en Akademio de Selmec, kie li longe estis katedrestro. En tiu lasta urbo li konatiĝis kun István Farbaky, kun kiu li inventis pli novan gasan lampon, poste pli perfektan akumulatoron. Li ricevis premion en 1885.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Színképelemzés (1871)
  • Az elektromos akkumulátorokról (kun István Farbaky, 1885)
  • Kísérleti adatok az akkumulátorok működéséhez (1890)

Fontoj[redakti | redakti fonton]