Ĉeka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeka
emblemo
sekreta polico
Komenco 20-a de decembro 1917 vd
Fino 6-a de februaro 1922 vd
Antaŭe Military Revolutionary Committee vd
Poste State Political Directorate vd
Lando(j) Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Ĉefestro(j) Feliks Dzerĵinskij • Yakov Peters vd
vdr
La unuoinsigno

La Ĉeka [1] estis la unua Sovetia organizaĵo de ŝtata sekureco. Ĝi estis kreita la 20-an de decembro 1917, per dekreto de Vladimir Lenin. Ĝia unua ĉefo estis nobelo-fariĝinta-komunisto Feliks Dzerĵinskij[2].

Fine de 1918, centoj da Ĉeka-komitatoj estis kreitaj en la urboj. Pluraj miloj da disidentoj, dizertintoj, aŭ aliaj homoj estis arestitaj, torturitaj aŭ ekzekutitaj de Ĉeka-grupoj[3]. Post 1922, Ĉeka-grupoj spertis multajn reorganiziĝojn, kiel faris la NKVD. Ĝiaj membroj estis delonge nomitaj Ĉeka-anoj en la 1980-aj jaroj[4]. Post la alveno de Vladimir Putin al povo, la refero al FSB-membroj kiel "Ĉeka-anoj" pliiĝis, interalie de politikaj opoziciantoj al Putin, ofte pejorative.

Ekde la komenco, la Ĉeka estis grava militara kaj sekureca armilo de la Bolŝevika komunista registaro. En 1921 la trupoj de la Ĉeka nombris 200 000. Tiuj trupoj organizis kaj mastrumis la Gulag-sistemon; "rekviziciis" manĝaĵon; torturis kaj ekzekutis politikajn opoziciantojn; subpremis ribelojn kaj tumultojn de laboristoj aŭ kamparanoj, kaj ribelojn en la dizertint-trafita Ruĝa Armeo[5].

Nomo[redakti | redakti fonton]

La plena nomo de Ĉeka en 1918 estis (en la rusa) "Tut-rusia Eksterordinara Komisiono por kontraŭbatali kontraŭrevolucion kaj Sabotadon"[6].

Membro de Ĉeka estis nomita "Ĉeka-ano" tra la tuta sovetia periodo, spite plurajn ŝanĝojn de oficiala nomo[7]. La termino estas ankoraŭ uzata en Rusio hodiaŭ. Ekzemple, la prezidento Vladimir Putin estis referita en la rusaj medioj kiel "Ĉeka-ano" pro lia kariero en KGB[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse чрезвычайная комиссия, ĉrezviĉajnaja komissija, signifante Eksterordinara Komisiono. Akronime konata kiel ЧК
  2. (2008) The Impact of Stalin's Leadership in the USSR,1924-1941. Nelson Thornes, p. 3. ISBN 978-0-7487-8267-3.
  3. pages 383-385[rompita ligilo], Lincoln (1999).
  4. Library of Congress / Federal Research Division / Country Studies / Area Handbook Series/ Soviet Union / Glossary. "Lcweb2.loc.gov". Alirita 2011-07-27.
  5. Werth, Nicolas et al 1999. The black book of communism: crimes, terror, repression. Harvard University Press. ISBN 0-674-07608-7
  6. "Всероссийская чрезвычайная комиссия по борьбе с контрреволюцией и саботажем"
  7. (1974) Aleksandr Solĵenicin: La Gulaga Arkipelago II. Novjorko: Harper, p. 537–38. ISBN 0-06-092103-X. “Olda Ĉeka-ano! Kiu ne aŭdis tiujn vortojn, malrapide diritajn kun emfazo, kiel markon de speciala estimo? Se la ZEKoj (enkarceritoj) volas distingi tendaran gardiston disde tiuj, kiuj estas senspertaj, inklinaj al vantemo, kaj ne havas kroĉon de dogo, oni diras: 'Kaj la estro estas o-o-olda Ĉeka-ano!' ... 'Olda Ĉeka-ano'-kion tio signifas almenaŭ estas, ke li estis bone konsiderita sub ... Berija”..
  8. A Stalin slip and Putin trick | Opinion. The Moscow Times (2011-05-10). Alirita 2011-07-27.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cheka en la baza angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]