Josef Klaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Klaus
Persona informo
Josef Klaus
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1910 (1910-08-15)
en Kötschach-Mauthen
Morto 25-an de julio 2001 (2001-07-25) (90-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Grinzing Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en VienoSalcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef KLAUS (naskiĝinta la 15-an de aŭgusto 1910 en Mauthen, mortinta la 25-an de julio 2001 en Vieno) estis aŭstra politikisto.

Vivo politika[redakti | redakti fonton]

La advokato estis de 1934 ĝis la Anschluss en 1938 agadante en la sindikataro. Post la restarigo de Aŭstrio en 1945 li revenis sur la scenejon politikan kaj membriĝis al Aŭstria Popola Partio. De 1949-61 li estis ministroprezidanto de Salcburgio posteulante Albert Hochleitner, de 1952-64 tie samtempe estro de sia partio ÖVP.

Favorante riformadojn li iĝis ministro pri financoj en 1961 sed retiriĝis jam en 1963 post malkonsentegoj kun la kanceliero Alfons Gorbach. Kontraŭ ties volo la partiestrarano elektis Klaus kiel partiestron nacian.

Kanceliereco[redakti | redakti fonton]

Post la demisio de Gorbach li iĝis kanceliero de koalicia registaro kun la socialdemokratoj en la 2-a de aprilo 1964. De 1966-70 li gvidis registaron konsistantan nur el konservativistoj pro absoluta plimulto ĉe elektoj. Tian aŭtokratian registarpovon de ununura partio poste nur atingis la socialdemokratoj (de 1970/71-83).

Li famis pro sobreco politika kaj konfideco kaj intencis fari kontrakton kun Eŭropa Ekonomia Komunumo por solvi la problemojn en Sudtirolo - parte sukcesite en 1969. En 1970 li tute retiriĝis el la politikista vivo post la malsukceso elekta kaj ekverkis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Wohnout (eld.): Demokratie und Geschichte. (Jahrbuch des Karl von Vogelsang-Institutes zur Erforschung der Geschichte der christlichen Demokratie in Österreich, vol 3), Böhlau Wien-Graz 1999 (i.a. kun biografia intervjuo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]