Albin Schaedel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albin Schaedel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1905 (1905-09-14)
en Igelshieb
Morto 18-an de novembro 1999 (1999-11-18) (94-jaraĝa)
en Neuhaus am Rennweg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo textile artist
vdr

Albin SCHAEDEL (naskiĝinta la 14-an de septembro 1905 en Neuhaus am Rennweg, mortinta la 18-an de novembro 1999 samloke) estis germana vitroartisto de internacia reputacio.

Vivo kaj agado kreiva[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la bazlernejo li laboris en la patra ateliero kiel vitroperlfaristo. Tiam li pasigis la tempon de metilernanto kaj submajstro kaj ekestis memstara arista vitroblovisto en 1934.

En 1952 li iĝis majstro kaj transloĝiĝis du jarojn pli malfrue al Arnstadt, kiun li poste konfesis esti konsiderinta kiel sian duan hejmurbon. Tie en la propra ateliero li komencis formi diversajn ujojn. El antaŭ la lampo blovita vitro li lerte scipovis krei imponajn artaĵojn. Ege kaj sincere li ĝojis, kiam vizitantoj de la ateliero aŭ de ekspozicio raviĝis per liaj artaĵoj.

Li partoprenis multnombrajn ekspoziciojn naciajn kaj internaciajn, i.a. en 1959 en Usono kaj Japanujo. Por liaj renomaj agadoj oni aljuĝis al li diversajn premiojn.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • "Anerkannter Kunstschaffender des Handwerks" 1955
  • Goldenes Ehrenzeichen des Handwerks 1964
  • Hauptpreis der 1. Quadriennale des Kunsthandwerks Sozialistischer Länder in Erfurt 1974
  • Kunstpreis der DDR 1974
  • Ehrenpreis bei der Ausstellung "Coburger Glaspreis" 1977
  • Nationalpreis der DDR für Kunst und Literatur 1978
  • Ehrenteilnehmer auf der Weltausstellung "World Glass Now 1982" in Sapporo / Japan
  • Honora civitano de Arnstadt 1993
  • Honora civitano de Neuhaus am Rennweg 1994
  • Bundesverdienstkreuz am Bande 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Kämpfer: Albin Schaedel. Glaskunst. 1957
  • Adelheid Mahnert kaj Marita Steffens: Albin Schaedel. Glas vor der Lampe geblasen. Katalogo de la Anger-muzeo (Erfurt), 1979
  • Alfons Hannes (kun kontribuoj de Wolfgang Kermer kaj Erwin Eisch): Die Sammlung Wolfgang Kermer, Glasmuseum Frauenau: Glas des 20. Jahrhunderts; 50er bis 70er Jahre. Schnell & Steiner, München, Zürich 1989 (= Bayerische Museen, Band 9) ISBN 3-7954-0753-2, p. 50-51 kun kolorfotoj
  • Mathias Klein: Schaedel, Albin. En: "Chronik von Arnstadt". Kirchschlager, Arnstadt 2003. p. 413-414