Pongrác Somssich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pongrác Somssich
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1788 (1788-05-17)
en Somogysárd
Morto 29-an de aŭgusto 1849 (1849-08-29) (61-jaraĝa)
en Mike
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Imre Somssich
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Pongrác Somssich, laŭ hungarlingve kutima nomordo Somssich Pongrác estis hungara departementestro, politikisto, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1830). Lia nobela antaŭnomo estis sárdi.

Pongrác Somssich [1] naskiĝis la 17-an de majo 1788 en Sárd. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1849 en Mike.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pongrác Somssich frekventis lernejojn en Nagykanizsa kaj Pécs, universitaton en Pest (urbo). En 1811 li ricevis posteno en Somogy (historia departemento), kie en 1824 atingis la rangon subdepartementestro. En la sekva jaro li estis elektita deputito al la parlamento. Komence li politikadis por la progreso, sed baldaŭe li apogis la Habsburgojn. Li ricevis diversajn altajn postenojn, ekzemple en 1836 li estis departementestro de Baranya (historia departemento). Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premion en 1841. En 1845 li grofiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beszéd, melyet ... király személyes jelenlétének törvényszéki helytartója 1832-33. országgyűlése folytában, sz. János hava 11. az egybegyűlt Tek. karokat és rendeket ... ezen dicső hivatalába léptével megköszöntötte (1833)
  • Országgyűlési beszédek (Parlamentaj paroladoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.