Alfred Kolleritsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Kolleritsch
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1931 (1931-02-16)
en Eichfeld
Morto 29-an de majo 2020 (2020-05-29) (89-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Graz vd
Subskribo Alfred Kolleritsch
Profesio
Okupo verkisto • poeto • universitata instruisto • filozofo vd
Laborkampo Austrian literature vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred KOLLERITSCH (naskiĝinta la 16-an de februaro 1931 en Brunnsee, Suda Stirio, mortis la 29-a de majo 2020 en Graz) estis aŭstra verkisto.

Kiel instruisto kaj eldonisto[redakti | redakti fonton]

Li estas de graveco ne nur kiel verkito de romanoj kaj poemoj sed ankaŭ kiel eldonanto kaj publikighelpanto de junaj aŭtoroj. Post la doktoriĝo pri Martin Heidegger li estis instruisto en Graz, kie li iĝis fondomembro de la artista/verkista ligo Forum Stadtpark.

Ekde 1960 li eldonis la fakgazeton Manuskripte por pretigi platformon al eksperimenta literaturo en Aŭstrujo; ĝi estas ĝis nun unu el la plej gravaj germanlingvaj literaturgazetoj.

Kiel aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Per propraj eldonoj li nur malfrue famiĝis. Lia unua romano aperis en 1972 (Die Pfirsichtöter). Tie ĉi kiel ankaŭ en siaj sekvantaj romanoj li dediĉas sin per ege kompleksa kaj fermita lingvo al la demando pri libereco kaj feliĉo kaj kontraŭbatalas totalismaĵojn, fremddestinigon kaj iun ajn specon de rigidiĝo. Iliaj titoloj estas jenaj: Die grüne Seite (1974), Gespräch im Heilbad (1985), Allemann (1989) kaj Der letzte Österreicher (1995).

Liaj poemoj eldonitis en la sekvontaj libroj: Einübung in das Vermeidbare (1978), Absturz ins Glück (1983), Augenlust (1986), Zwei Wege, mehr nicht(1993) kaj In den Tälern der Welt (1999).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]