Károly Telegdi-Róth
Etoso
Károly Telegdi-Róth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de septembro 1955 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/1-1-26 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lajos Telegdi-Róth |
Okupo | |
Okupo | geologo paleontologo |
Károly Telegdi-Róth [kAroj telegdi-rOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telegdi-Róth Károly estis hungara geologo, paleontologo, profesoro, membro (korespondanta en 1931) de Hungara Scienca Akademio.
Károly Telegdi-Róth [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de septembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Telegdi-Róth frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li estis vicprofesoro apud Ferenc Schafarzik. Inter 1909-1929 li estis geologo en la ŝtata geologia instituto. Li profesoriĝis en 1926 en universitato de Debrecen. Inter 1936-1945 li havis postenon en la industria ministerio. Ekde 1947 ĝismorte li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri esploroj de karbonoj, naftoj, ercoj, baŭksitoj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A Rézhegység északi oldala (1912)
- Magyarország geológiája (Geologio de Hungario), (1929)
- A Kárpátok kialakulása (Estiĝo de Karpatoj), (1938)
- Ősállattan (Paleontologio), (1953) - studenta lernolibro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2005-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto