Eobanus Hessus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eobanus Hessus
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1488 (1488-01-06)
en Halgehausen
Morto 4-an de oktobro 1540 (1540-10-04) (52-jaraĝa)
en Marburg
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Erfurto • Alma Mater Viadrina • Universitato de Lepsiko vd
Familio
Infanoj Heliodoro Heoboano vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • universitata instruisto vd
Aktiva en MarburgHainaGemündenFrankenbergErfurtoPrabutyFrankfurto ĉe OdroLeipzigNurenbergo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo en la interna korto de Engelsburg.

Helius Eobanus Hessus (naskiĝinta en la 6-a de januaro 1488 en Halgehausen, mortinta en la 4-a de oktobro 1540 en Marburg) estis evangelia humanisto kaj unu el la plej gravaj novlatinaj poetoj siatempe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1504 li studis latinan filologion ĉe la Universitato de Erfurto. En 1507 li iĝis lernejestro de la lernejo ĉe la Preĝejo Sankta Severo. Du jarojn poste li maldungiĝis kaj iris al Prabuty deĵori kiel kancelaria oficisto kaj poeto de la episkopo Hiob von Dobeneck.

En 1513 li ekstudis juron en Frankfurt (Oder) sed baldaŭ transloĝiĝis al Leipzig, por intense sin okupi pri humanismaj studoj. En aŭgusto de 1514 li revenis Erfurton, partoprenis la tiean humanistan rondon kaj verkis kun aliaj la t.n. Epistolae obscurorum virorum. En 1516 li iĝis sekvanto de Mutianus Rufus Marschalk kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto. Ekster tio li iĝis profesoro de latina lingvo ĉe la altlernejo.

Ekde 1526 li estis instruisto de retoriko kaj poetiko ĉe la instituto Aegidianum en Nürnberg. Ekde 1536 li estis profesoro en Marburg. De tempo al tempo li verkis poemojn kaj poeziajn leterojn de kristanaj heroinoj.

Martin Luther nomis lin la plej famekonatan poeton de nia tempo, la pia kaj pura kantisto.

Premio[redakti | redakti fonton]

La urbo Erfurto aljuĝas regule la premion Eobanus-Hessus-Preis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sylvae
  • Heroides

Opera figuro[redakti | redakti fonton]

En la opero Hans Sachs de Albert Lortzing la kontraŭulo de la protagonisto nomiĝas Eoban Hesse.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]