Gusztáv Thirring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Thirring
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1861 (1861-12-25)
en Sopron
Morto 31-an de marto 1941 (1941-03-31) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Lajos Thirring
Okupo
Okupo statistikisto • geografo • demografo • tourism expert
vdr

Gusztáv Thirring [gustAv tiring], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thirring Gusztáv estis hungara geografo, demografo, statistikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1902, ordinara en 1926) de Hungara Scienca Akademio. Lia pranepo estis László Somlyódy.

Gusztáv Thirring [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1861 en Sopron. Li mortis la 31-an de marto 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Thirring frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en la universitata instituto en 1884. Post 4 jaroj li havis postenon en statistika oficejo, kie en 1906 li atingis la rangon direktoro. Li iĝis privata profesoro en 1897, li instruis ekzemple Ferenc Móra. Li estis ankaŭ fervora turisto, li fondis periodaĵon por turistoj en 1889. Li okupiĝis precipe pri statistiko de migrantoj, pri Budapeŝto kaj Sopron.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Naturalitäts- und Moralitätsverhältnisse der ungarischen Städte (1894)
  • Népesedésünk kútforrásai a múlt század első felében (1903)
  • Sopron és a magyar Alpok (1911, ankaŭ germane)
  • Budapest székesfőváros félszázados fejlődése 1873–1923 (1924)
  • Budapest főváros demográfiai és társadalmi tagozódásának fejlődése az utolsó 50 évben I–II. (1936–1937)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo
  • strato en Sopron
  • memortabulo kun turista vojo

Fontoj[redakti | redakti fonton]