Dušan Kalmančok
Etoso
Dušan Kalmančok | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1945 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Dušan KALMANČOK (naskiĝis en 1945 en Holíč[1]) estas slovaka astronomo.
Li partoprenis al la konstruo de la Astronomia kaj Terfizika Observatorio de Modra[2]
Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 7 asteroidojn[3] inter 1996 kaj 2000 en kunlaboro kun Adrián Galád, Štefan Gajdoš, Alexander Pravda, Leonard Kornoš kaj Juraj Tóth.
La asteroido 29824 Kalmančok (malkovrita de liaj kolegoj Kornoš kaj Tóth en 1999)[4] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La asteroido 38238 Holíč estis nomita laŭ lia naskiĝa urbo.
- ↑ Historio de la Astronoma kaj Terfizika Observatorio de la Komenia Universitato ; el la paĝaro de Univerzita Komenského (slovake)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 29824 Kalmančok (1999 DU3) (angle)