Juraj Tóth
| Juraj Tóth | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de marto 1975 (50-jaraĝa) en Bratislavo |
| Lingvoj | slovaka |
| Ŝtataneco | Slovakio |
| Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo |
| Okupo | |
| Okupo | astronomo |
Juraj TÓTH (naskiĝis en 1975) estas slovaka astronomo, profesoro pri astronomio ĉe la Universitato Komenio de Bratislavo kaj ano de la Internacia Astronomia Unio.[1]
Li observis la meteorfluon Leonidojn de 1998 elde la Observatorio de Modra, la rezulto de tiu laboro estis eldonita en la revuo Earth, Moon, and Planets.[2]
Li publikigis ankaŭ en multenombraj astronomiaj revuoj fakigitaj en meteoroidoj. Lia laboro Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein estis montrita en la Smithsonian Astrophysical Observatory.[3] En 2010, dum ekspedicio, li trovis la unuan eron de la meteorŝtono "Košice", kiu estas la 14-a meteorŝtono en la mondo kun genealogio.[4]
Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 16 asteroidojn[5] inter 1998 kaj 2001 en kunlaboro kun Adrián Galád, Dušan Kalmančok kaj Leonard Kornoš.
La asteroido 24976 Jurajtoth[6] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Juraj Tóth, slipo de IAU Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Fotoj de Leonidoj de 1998 observitaj elde Observatorio de Modra ; Juraj Tóth kaj Leonard Kornoš (angle)
- ↑ Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein el Earth, Moon, and Planets, Volumo 102, n° 1-4, pp. 59-65 (angle)
- ↑ Pri la meteorŝtono "Košice" ; J. Tóth, L. Kornoš, P. Zigo kaj al. Arkivigite je 2013-06-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ La asteroido (24976) Jurajtoth, de IAU Minor Planet Center (angle)

