Erwin Ringel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erwin Ringel
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1921 (1921-04-27)
en Timișoara
Morto 28-an de julio 1994 (1994-07-28) (73-jaraĝa)
en Bad Kleinkirchheim
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademisches Gymnasium (Vieno)
Okupo
Okupo psikiatro • psikoterapiisto • neŭrologo
vdr
Honora tombo de Ringel en Vieno.

Erwin RINGEL (naskiĝinta en la 27-a de aprilo 1921 en Timișoara, mortinta en la 28-a de julio 1994 en Bad Kleinkirchheim) estis aŭstra psikiatro kaj kuracisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li instruis kiel profesoro por psikosomatiko kaj medicina psikologio ĉe la Universitato de Vieno kaj verkis multajn librojn kaj artikolojn kiuj traktas ankaŭ eksterfaken temojn kiel arto, literaturo, religio, socia politiko.

Li estis unu el la plej gravaj psikiatroj en Aŭstrujo de post la Dua mondmilito. Kiel unuopula psikologo li ankaŭ publike pledis por la bonstato de la homoj koncerne la psikian sanecon kaj defendis la rajtojn de la malfortaj. En la 1986-a jaro, dum la debatoj koncerne la aspiron de Kurt Waldheim iĝi aŭstra prezidento, Ringel ofte aperis publike kaj konatiĝis ĉe multaj aŭstroj kiel reserĉanto pri la aŭstra animstato[1].

Kontraŭ la memmortigado[redakti | redakti fonton]

En la tuta mondo oni ŝatis liajn esplorojn koncerne la sinmortigon kaj ties eblan preventon.

En 1948 li fondis la unuan eŭropan suicidan centron en Vieno. En 1953 li priskribis sindromojn antaŭmemmortigajn post studoj ĉe 745 savitajn memmortigemuloj. Liaj observoj ankoraŭ hodiaŭ validegas. Li ankaŭ persone engaĝiĝis ofte kaj tiel sendube multajn homojn persvadis kontinuigi la vivon. En la 1960-a jaro li fondis la Internacian Societon por la Prevento de Memmortigoj (IASP), kiu aktivas hodiaŭ en ĉ. 60 landoj.

Post la morto la aŭstra federacia registaro kaj la magistrato de Vieno kreis la Fondaĵon Erwin-Ringel-Institut.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1961 Karl-Renner-Preis de la urbo Vieno
  • 1985 Ehrenpräsident der Internationalen Vereinigung zur Selbstmordverhütung
  • 1986 Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst, 1-a grado
  • 1986 Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
  • 1988 Hans-Prinzhorn-Medaille

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1953: Der Selbstmord. Abschluß einer krankhaften Entwicklung, Klotz, Magdeburg, ISBN 978-3880744653.
  • 1961: Untersuchungen zum Selbstmordproblem.
  • 1969: Selbstmordverhütung.
  • 1973: Selbstschädigung durch Neurose: Psychotherapeutische Wege zur Selbstverwirklichung, Klotz, Magdeburg, ISBN 978-3880744653.
  • 1978: Das Leben wegwerfen? Reflexionen über den Selbstmord.
  • 1984: Die österreichische Seele. Kremayr & Scheriau, ISBN 978-3218007610.
  • 1985: Religionsverlust durch religiöse Erziehung. Tiefenpsychologische Ursachen und Folgerungen,Verlag Herder, ISBN 978-3210247793.
  • 1986: Zur Gesundung der österreichischen Seele.
  • 1987: Die ersten Jahre entscheiden. Jungbrunnen-Verlag, ISBN 978-3702657000.
  • 1988: Die Kärntner Seele. Hermagoras, ISBN 978-3-85013-732-4.
  • 1990: Unbewußt – höchste Lust. Oper als Spiegel des Lebens. Kremayr & Scheriau, Wien.
  • 1992: Machen uns die Medien krank? (gemeinsam mit Reginald Földy) Universitas Verlag, München, ISBN 3800412748.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]