August Ritter von Clemm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Ritter von Clemm
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1837 (1837-12-08)
en Gießen
Morto 2-an de oktobro 1910 (1910-10-02) (72-jaraĝa)
en Haardt
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Familio
Frat(in)oj Carl Clemm • Wilhelm Clemm
Okupo
Okupo bankisto • politikisto
vdr

August Ritter von Clemm (8a de decembro 1837 en Gießen; 28a de oktobro 1910 en Neustadt-Haardt) estis germana entreprenisto kaj politikisto.

Vivo kaj Profesio[redakti | redakti fonton]

Post sia studado eklaboris de 1862 en Mannheim en la de sia frato Carl Clemm kaj Friedrich Engelhorn fondita anilinfabriko Sonntag, Engelhorn & Clemm. En la jaro 1865 li fondis kune kun sia frato,, Engelhorn, Seligmann Ladenburg, Leopold Ladenburg, Friedrich Reiß kaj aliaj la firmaon BASF kaj transprenis la direktorecon de la fabrikado de anilino en Ludwigshafen. Post kiam li fariĝis en 1869 reprezentanto de Engelhorn, li forlasis en 1882 la firmaon BASF post kvereloj kun sia frato. Post la retiriĝo de Carl Clemm li revenis en 1885 en la kontrolkonsilion , kiun li de 1897 ĝis 1903 gvidis.

De 1872 ĝis 1898 Clemm estis prezidento de la Pfälzischen Handels- und Gewerbebank (= „Palatinata Komerca kaj Industria Banko“) kaj en la jaro 1886 lis estis kunfondinto de la Pfälzische Hypothekenbank (= Palatinata Hipoteka Banko). Krome li estis ĝis la ŝtatiĝo prezidento de la kontrolkonsilio de la palatinata fervojo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

De 1883 ĝis 1899 Clemm estis membro de la Naciliberala Partio en la bavara ĉambro de la deputitoj. En 1893 li fariĝis ĝia vicprezidento kaj de 1897 ĝis 1899 ĝia prezidento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustaf Jacob: Friedrich Engelhorn. Der Gründer der Badischen Anilin- und Sofa-Fabrik. Gesellschaft der Freunde Mannheims und der Ehemaligen Kurpfalz, Mannheimer Altertumsverein von 1859, Mannheim 1959 (Schriften der Gesellschaft der Freunde Mannheims und der Ehemaligen Kurpfalz, Mannheimer Altertumsverein von 1859 8, ZDB-ID 846664-6).
  • Stefan Mörz, Klaus Jürgen Becker (Hrsg.): Geschichte der Stadt Ludwigshafen am Rhein. Band 1: Von den Anfängen bis zum Ende des Ersten Weltkrieges. Stadtarchiv, Ludwigshafen am Rhein 2003, ISBN 3-924667-35-7.
  • Peter Ruf: Ludwigshafener Abgeordnete im Landtag, Reichstag und Bundestag. Stadtarchiv, Ludwigshafen 1993, ISBN 3-924667-20-9 (Veröffentlichungen des Stadtarchivs Ludwigshafen am Rhein 16).
  • Wolfgang Zorn: Clemm, August Ernst Karl Konrad Ritter von. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 3, Duncker & Humblot, Berlin 1957, ISBN 3-428-00184-2, S. 285 f. (Digitalisat).