Fagundes Varela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fagundes Varela
(1841-1875)
Brazila poeto
Brazila poeto
Persona informo
Naskiĝo 17-a de aŭgusto 1841
en Rio Claro (Rio-de-Ĵanejrio)
Morto 18-a de februaro 1875
en Niterói, Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de San-Paŭlo vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luís Nicolau FAGUNDES VARELA (1841-1875) (* São João Marcos, nuna Rio Claro, Rio-de-Ĵanejro, en la 17-a de aŭgusto 1841 - Niterói, Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de februaro 1875) estis brazila poeto kaj patrono en la Brazila Beletristika Akademio. Romantika poeto kaj nekorektebla bohemio, Fagundes Varella estis unu el la plej grandaj figuroj de la tiama brazila poezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam li enmatrikuliĝis en la Fakultato pri Juro de San-Paŭlo (1862) kaj la Fakultato pri Juro de Recife, li forlasis la kurson en la kvara jaro. Tio estis la transiĝo inter la dua kaj la tria romantika generacio.

Li diris, reasertante sian ekskluzivan alvokiĝon al la arto, en la poemo "Mimosa"[1], en la buŝo de iu persono: "Mi ne naskiĝis por esti doktoro..."

Li edziĝis kun cirka artistino el Sorocaba, kies nomo estis Alice Guilhermina Luande. La geedziĝo kaŭzis skandalon ĉe lia familio, kaj liaj financaj kondiĉoj malpliboniĝis. Kun ŝi li havis filon, Emiliano, kiu mortis tri-monate. Treege deprimita, Fagundes skribis, rememorante sian mortintan filon, sia plej konatan poemon "Cântico do Calvário"[2] (kiu eble troviĝas en la libro "Cantos e Fantasias"[3]). Lia edzino mortis en 1866, kiam Varela estis vojaĝonta al Recife. Reirante al San-Paŭlo, li enmatrikuliĝis je la dua fojo en la Fakultato pri Juro de la Universitato de San-Paŭlo, en 1867, sed, pli malfrue, li forlasis ĝin plian fojon. Tiam, li reiris al sia naskiĝurbo Rio Claro, kaj tie li vivis ĝis 1870. Li ree edziĝis, ĉi-foje kun sia kuzino Maria Belisária de Brito Lambert, kaj havis kun ŝi du filinojn kaj unu filon.

En 1870, li, kune kun lia patro, translokiĝis al Niterói, kaj tie li vivis ĝis sia morto, en la 8-a de februaro 1875.

Kelkaj el la poemoj de Varela posedas nekutiman temon por la ultra-romantikismo:la Aboliciismon. Pro tio, li estas konsiderata unu el la antaŭuloj de la Kondorismo[4], kune kun Junqueira Freire, alia ultra-romantika poeto, kiu parolis pri la Aboliciismo en kelkaj el siaj poemoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Noturnas - 1860
  • Vozes da América - 1864
  • Pendão Auri-verde - patriotaj poemos, pri la Demando Christie[5]
  • Cantos e Fantasias - 1865
  • Cantos Meridionais - 1869
  • Cantos do Ermo e da Cidade - 1869
  • Anchieta ou O Evangelho nas Selvas - 1875 (postmorta publikado)
  • Diário de Lázaro - 1880

Em 1878 lia amiko Otaviano Hudson organizis la verkon Cantos Religiosos, kies publikado celis helpi vidvinojn kaj ties filaron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dorlotita
  2. Kantiko de la kalvario.
  3. Kantikoj kaj Fantazioj
  4. La Kondorismo estas parto de ia beletristika lernejo en la brazila poezio, la tria romantika fazo, markita de la sociala temaro kaj la defendo de la egalvolaraj ideoj.
  5. La Demando Christie estis incidento inter Brazilo kaj Anglio, pro la agado de la brita ambasadoro William Dougal Christie (1816–1874) kiu kulminis kun la rompo de la diplomatiaj rilatoj inter la du nacioj.


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj