Nándor Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝardeno de filozofoj fare de Nándor Wagner
Nándor Wagner
Nándor Wagner
Nándor Wagner
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1922 (1922-10-07)
en Oradea
Morto 15-an de novembro 1997 (1997-11-15) (75-jaraĝa)
en Mooka
Ŝtataneco Japanio
Familio
Edz(in)o Chiyo Akiyama-Wagner
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • desegnisto • grafikartisto
vdr

Nándor WAGNER [vagner] estis hungara skulptisto, pentristo. Li naskiĝis la 7-an de oktobro 1922 en Oradea kaj mortis en Moka (Japanujo) la 15-an de novembro 1997.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nándor Wagner apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li translokiĝis en 1946 en Budapeŝton kaj pristudis skulptoarton kaj pentroarton en Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1941-1942 kaj 1946-1947. Liaj majstroj estis Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj Béni Ferenczy. Li vivis en Hungarujo ĝis falo de la Hungara revolucio de 1956, poste li disidis al Svedujo (1956–71). Li ricevis svedan ŝtatanecon kaj instruis en universitato en Lund, krome li kreis skulptaĵojn. Li eltovis novan metodon pri kreo de skulptaĵoj el senrusta ŝtalo. Li vivis ĝismorte en Japanujo kun japana edzino ekde 1972.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kvar infanoj videbla en Svedio fare de Wagner
Terpatrino videbla en Budapeŝto fare de Wagner

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]