Attila Vári (akvopilkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Vári
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1976 (1976-02-26) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Attila VÁRI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vári Attila estas hungara akvopilkisto, trejnisto, politikisto. Lia moknomo estas Doki.

Attila Vári[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Vári komencis sportadi en 1984, post 3 jaroj li ekŝatis la akvopilkon. Lia unua sukceso estis en 1993, kie li estis membro de la junulara nacia teamo atinginta la unuan lokon en eŭropa ĉampioneco. Li faris sian debuton en la hungara nacia teamo en 1997. Li estis ano de la hungara ormedala akvopilka teamo en someraj olimpikoj de 2000 kaj de 2004, intertempe en 2003 li estis monda ĉampiono Barcelono. En 2000 li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto. En 2009 li translokiĝis al Pécs, kie li havis postenon inter 2010-2019. Ekde 2010 li estis ankaŭ trejnisto. Li estis kandidato pri urbestro sensukcese en 2019, poste li estas politikisto en la municipa kunsido. Li estas membro de Fidesz. Li ricevis sportajn kaj ŝtatajn premiojn inter 1995-2004. Lia edzino naskis du gefilojn (2003, 2007).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]