Robert Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri aŭstra verkisto. Por informoj pri aliaj personoj kun simila nomo, vidu la artikolon Robert Muller (apartigilo).
Robert Müller
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1887 (1887-10-29)
en Vieno
Morto 27-an de aŭgusto 1924 (1924-08-27) (36-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Alia nomo Robert Müller-Wien • Robert Müller- Wien • Hans Brandlberger vd
Okupo eldonisto • ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert MÜLLER (naskita en la 29-a de oktobro 1887 en Wien, mortinta samloke en la 27-a de aŭgusto 1924) estis aŭstra verkisto. Per sia ekspresionisma ĉefverko Tropen (1915) li iĝis kune kun Otto Flake grava pioniro de la eseigo/pliseriozigo de romanoj (antaŭ Robert Musil kaj Hermann Broch kiuj ankoraŭ plirafinigis tion, ambaŭ propramaniere).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia vivo estis plena de hasto. Post ne finitaj studoj de germanistiko en Wien li deĵoris en 1909 kiel reportero en New York antaŭ (laŭ liaj informoj) esti veturinta kiel ŝipano kaj stevardo sur la Hinda Oceano. En 1911 li revenis Vienon, kiel li peris la unuan poemon de Georg Trakl al la insbruka avangarda gazeto Der Brenner kaj eldonis kiel estro de la Akademischer Verbands für Literatur und Musik in Wien (1912-1914) la ekspresionismomagazinon Der Ruf. Baldaŭ li iĝis centro de rondo de intelektuloj kiun frekventis majstroj kiel Albert Ehrenstein, Adolf Loos, Oskar Kokoschka, Egon Friedell, Peter Altenberg kaj Egon Schiele (kiu ankaŭ portretis lin).

Müller iĝis ano de pacismo pro la spertoj dum la Unua mondmilito. Per la instalo de la marksisma neoficiala grupo Katakombe (posta nomo: Bund der Geistig Tätigen) estiĝis filio de la berlina ekspresionisma grupo ĉirkaŭ Kurt Hiller. Al tiu ĉi anaro apartenis ankaŭ Robert Musil. Müller krome estis redaktisto kaj eldonisto (i.a. de Österreichisch-Ungarischen Finanzpresse kaj de la satira gazeto Die Muskete) kaj eldonejestro (Literaria Verlag kaj Atlantischer Verlag) kaj aranĝis spektaklojn (i.a. la prelego de Karl May en Wien en 1912, kiun partoprenis ankaŭ Adolf Hitler).

Verkista kariero[redakti | redakti fonton]

La kariero verkista komenciĝis en 1913 kun publikigoj en la gazeto Brenner. Stile elstaras lia pamfleto kontraŭ Karl Kraus el la 1914-jaro kun la titolo Karl Kraus oder Dalai Lama der dunkle Priester. En 1915 aperis lia romano Tropen. Der Mythos der Reise sur diversaj fikciaj tavoloj. Malfone ĝi ludas en Suda Ameriko kaj rakontas vojaĝon trakonsciencan de persono skizofreneta. Alfred Döblin laŭdis la futurecan stilon eksplodigan de tiu libro, por Musil ĝi estis eĉ unu el la plej bonaj romanoj tiutempaj ĝenerale.

Sume Müller publikigis pli ol 500 eseoj, artikoloj, romanoj, rakontoj kaj la dramon Die Politiker des Geistes (1917). Menciindas ankaŭ la novelo Das Inselmädchen (1919), la kvazaŭ jam postmoderna krimhistorio Camera obscura (1921) kaj la kontraŭbanda romano Flibustier (1922), kiu venkis la stilan idealon de ekspresionismo per novrealismeco. Aĝiotistante ĉe la borso kaj perdinte monon li provis nesukcese memmortigon; pro ties sekvoj li mortis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael C. Frank: Die Exotik von Robert Müllers Tropen (1915). Begegnung mit einem fremden Roman. In: Aleida Assmann, Michael C. Frank (Hrsg.): Vergessene Texte. (= Texte zur Weltliteratur; Bd. 5). Universitätsverlag Konstanz, Konstanz 2004, ISBN 3-87940-787-8, S. 187-206
  • Stephanie Heckner: Die Tropen als Tropus. Zur Dichtungstheorie Robert Müllers. (= Literatur in der Geschichte, Geschichte in der Literatur ; Bd. 21). Böhlau, Wien und Köln 1991, ISBN 3-205-05353-2 (zugl. Dissertation, Univ. München 1991)
  • Helmut Kreuzer, Günter Helmes (Hrsg): Expressionismus – Aktivismus – Exotismus. Studien zum literarischen Werk Robert Müllers 1887–1924. Mit zeitgenössischen Rezeptionsdokumenten und einer Bibliographie. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1981, ISBN 3-525-20750-6 (2. Auflage: Igel, Paderborn 1989, ISBN 3-927104-05-1)
  • Christian Liederer: Der Mensch und seine Realität. Anthropologie und Wirklichkeit im poetischen Werk des Expressionisten Robert Müller. Königshausen & Neumann, Würzburg 2004, ISBN 3-8260-2819-8
  • Robert Musil: Robert Müller. In: Gesammelte Werke, Bd. 8. Rowohlt, Reinbek 1978, ISBN 3-499-30008-7, S. 1131–1137
  • Paul Raabe, Ingrid Hannich-Bode: Die Autoren und Bücher des literarischen Expressionismus. Ein bibliographisches Handbuch . 2. Auflage. Metzler, Stuttgart 1992, ISBN 3-476-00756-1
  • Ernst Arthur Rutra: Robert Müller. Denkrede. Hans von Weber, München 1925
  • Thomas Schwarz: Robert Müllers Tropen. Ein Reiseführer in den imperialen Exotismus. Synchron Wissenschaftsverlag der Autoren, Heidelberg 2006* Hubert Zunzer: Jack Slim, der Affektmensch und Gehirnmensch.Die Gestaltung des "Neuen Menschen" in Robert Müllers programmatischen Romanen "Tropen" und "Camera obscura", Universität Wien, Wien 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]