Ernő Garami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Garami
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1876 (1876-12-13)
en Budapeŝto
Morto 28-an de majo 1935 (1935-05-28) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Ernő Garami, laŭ hungarlingve kutima nomordo Garami Ernő estis hungara politikisto, ministro, ĵurnalisto. Lia origina familia nomo estis Grünbaum.

Ernő Garami [1] Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de decembro 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de majo 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Garami devenis el juda familio. Li komence laboris kiel instrumentisto en Germanio ĝis la reveno en 1898. Li estis signifa politikisto de la socialdemokratoj ĝis 1919, krome li redaktis ĵurnalon Népszava. Li estis ministro pri komerco dum Kalistefa revolucio, sed dum Hungara Sovetrespubliko li forvojaĝis al Svislando. Post falo de la respubliko li estis ministro pri justico, sed post semajno li rezignis kaj rifuĝis al Vieno. Li fondis revuon kaj li hejmenvenis nur en 1929. Li kontribuis denove en Népszava. Inter 1931 kaj 1934 li denove vivis en Vieno. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • noveloj en Népszava
  • „Megváltás felé” (1908) – dramo
  • Marx és Engels élete (1909)
  • Politikai harc és munkásság (1918)
  • Forrongó Magyarország. Emlékezések és tanulságok (1922)
  • Szociáldemokrácia Szocializmus Demokrácia (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]