Ottokar Lorenz
Ottokar Lorenz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1832 en Jihlava |
Morto | 13-an de majo 1904 (71-jaraĝa) en Jena |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto profesoro genealogo verkisto |
Ottokar LORENZ (naskiĝinta la 17-an de septembro 1832 en Jihlava, mortinta la 13-an de majo 1904 en Jena) estis aŭstra historiisto kaj pioniro de genealogio moderna.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la lernejofrekvento en Olomouc li studis ekde 1851 ĉe la nove fondita filozofia fakultato de la Universitato de Vieno i.a. ĉe la klasika filologo Hermann Bonitz, la filozofo Franz Lott kaj la historiistoj Albert Jäger kaj Josef von Aschbach. En 1854 li trapasis la gimnaziistruistan ekzamenon en la fakoj historio kaj geografio kaj partoprenis (ricevinte stipendion) la unuan kurson de la nove fondita Instituo por aŭstria historiesplorado en 1855/56. Sen doktoriĝo li adresis sin en 1856, post la publikigo de du skribitaĵoj en 1855 Über das Consulartribunat kaj Über die siebente Curstimme bei Rudolph's I. Königswahl, al la universitata profesoraro petante la permeson prelegi kiel privata docento. Tio estas pozitive respondita post ekspertizo de Auberbach kaj Jäger kaj post brila kolokvo.
Lorenz fariĝis scienca sekretario ĉe la viena Kortega biblioteko kaj iĝis en 1857 oficisto de la Ŝtata arkivo. En 1860 li iĝis, sub la dekanateco de la iama instruisto kaj posta bopatro Franz Lott, neordinara profesoro, en decembro de 1861 ordinara profesoro (post rifuzo sekvi vokon al Freiburg im Breisgau) pri ĝenerala kaj aŭstria historioj. Li rajtis resti paralele en la Ŝtata arkivo, kie li pli laboris por si mem ol por la arkivejo.
Krom science Lorenz jam frue sukcesis eldoniste, kiel evidentigis lia ofte pasie kaj ne malofte polemike prezentata opinio pri intima kunteksto inter historio kaj politiko. Tiajn laborojn li unue faris en la intereso de la ministerioj. En 1859 eldonitis, laŭ instigo de la ministro pri internaj aferoj Alexander von Bach, Österreichs Politik in Italien und die wahren Garantien seiner Macht und Einheit kaj en 1861, laŭ komisio de ministro Anton von Schmerling, Deáks Adress-Entwurf und das Staatsrecht Österreichs. Sed en 1865 iĝis la rompo kun la aŭstria registaro. En marto de la sama jaro, mallonge antaŭ la demisio de Schmerling kaj la haltigo de la konstitucia evoluo, publikigis Lorenz, ĝis tiam adepto de la aŭstra regna-ideo, artikolon en la gazeto Die Presse. Tie li skribis pri konekton inter la agadoj de la aŭstra registaro kaj la t.n. juliaj ordonoj de la franca reĝo Karlo la 10-a. Lorenz tuj maldungitis. Proceson kriminalan li povis eviti nur per petskribo de la bopatro adresita rekte al la imperiestro. De tiam montriĝis ĉe Lorenz pli kaj pli prusiemaj tendencoj. Spirita amiko iĝis la germanisto Wilhelm Scherer, kun kiu li skribis en 1871 historion pri Alzaco. Verŝajne ankaŭ la konvertiĝo de la tuta familio de katolikismo al protestantismo estis en konekto kun tio.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Kiel docento - li rajtis almenaŭ resti ĉe la universitato - Lorenz skribis dum la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj la unuajn pli grandajn verkojn. Ili je granda parto temis pri la mondo de Mezepoko, ekzemple: du volumoj de Deutsche Geschichte im 13. und 14. Jahrhundert (eld. 1863-67; fakte tio historio temas nur ĝis la jaro 1298) kaj Deutschlands Geschichtsquellen im Mittelalter seit der Mitte des 13. Jahrhunderts (1870; modelo por tiu ĉi verko estis estintaj la laboroj de Wilhelm Wattenbach). Pli malgrandaj verkoj estis en 1871 Zur Geschichte der Päpste kaj en 1876 Drei Bücher Geschichte und Politik, kun kolekto de eseoj pri la meza kaj pli moderna historio kaj tralumetantaj kontraŭklerikaraj tendencoj.
En la 1880-aj jaroj Lorenz, estante rektoro de la viena universitato ekde 1880, engaĝiĝis por profesoro Friedrich Maaßen, kiu estis plendinta en 1883 en la Landa parlamento de Malsupra Aŭstrio por la instalo de ĉeĥlingvaj lernejoj en Vieno. Tio kaŭzis malfacilaĵojn al Lorenz, same kiel liaj kritikoj de naciemaj studentoj kaj de öa rektora moŝto Karl Wedl. Pro tio Lorenz forlasis la aŭstrian ĉefurbon kaj iris en 1885 al la Universitato de Jena. Duko Ernesto la 2-a de Sachsen-Coburg-Gotha mem peris tion; Lorenz kunlaboris ĉe ties Memorindaĵoj. La sinteno naciema de Lorenz en tiu tempo iomete lamis, ankaŭ la admiro antaŭ kanceliero Otto von Bismarck malpligrandiĝis. En 1902/03 Lorenz taksis la meriton de germanaj princoj por la fondo de la Germana Regno pli granda ol la agojn de Bismarck en tiu ĉi kunteksto.
La ĉefaj sciencaj interesoj en Jena estis pri moderna kaj plej moderna historioj kaj pri genealogio, al kies evoluon je vera historia helpscienco Lorenz elstare kontribuis. En 1892 aperis la genealogia manlibro Genealogischer Hand- und Schulatlas kaj en 1898 Lehrbuch der gesamten wissenschaftlichen Genealogie. En la duvoluma verko Die Geschichtswissenschaft in Hauptrichtungen und Aufgaben Lorenz provis strukturi historion sendepende de kutimaj periodigoj aŭ aliaj teoriaj antaŭjuĝoj. Por li la plej taŭga strukturiga elemento estu kuna konsidero de po tri generacioj.
La Historiaj fontoj de Mezepoko kiel ankaŭ la verkoj genealogiaj ankoraŭ hodiaŭ gravas. La aliaj verkoj gravetis se interesiĝi pri la interdependoj inter politiko kaj historio. Menciindas liaj provoj de superrigarda strukturigo de historiaj fluoj. Plena de merito estis ankaŭ liaj konsilista agado dum la verkado de la Allgemeine Deutsche Biographie koncerne aŭstriajn temojn.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Dr. phil. h. c. (Königsberg 1867)
- Membreco al Akademie der Wissenschaften, Wien (1877).
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Die Erwerbung Österreichs durch Ottokar von Böhmen, 1857
- Die österreichische Regentenhalle, 1857
- Deutschlands Geschichtsquellen im Mittelalter von der Mitte des 13. bis zum Ende des 14. Jahrhunderts, 2 volumoj, 1870
- Genealogischer Hand- und Schulatlas, 1892, 3u. d. T. Genealogisches Handbuch d. europ. Staatengesch., bearb. v. E. Devrient, 1908
- Goethes politische Lehrjahre, 1893
- Staatsmänner und Geschichtsschreiber d. 19. Jh., 1896
- Kaiser Wilhelm und die Gründung des Reichs 1866–71, 1902
- Gegen Bismarcks Verkleinerer, 1903.