Ferenc Duschek
Ferenc Duschek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1797 en Radovesice |
Morto | 17-an de oktobro 1872 (75-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto |
Ferenc Duschek [duŝek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Duschek Ferenc estis hungara ministro, oficisto. Li ne estis nobelo.
Ferenc Duschek [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1797 en Moravio en Radowesitz (nuntempa Radovesnice en Ĉeĥio). Li mortis la 27-an de oktobro 1873 en Kroatio en Csornkovec.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Duschek lernis en Buda, Eger kaj Pest (urbo). Post lernado li havis postenon en la administrado, kie paŝo post paŝo li ricevis signifajn taskojn. Li plenumis taskojn eĉ al István Széchenyi. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis subministro ĉe Lajos Kossuth. En Kabineto Szemere li estis ministro pri financo. Post falo de la revolucio li estis kondamnita, tamen ne longe.